Saltu al enhavo

Johann Friedrich Naumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Friedrich Naumann
Persona informo
Johann Friedrich Naumann
Naskiĝo 14-an de februaro 1780 (1780-02-14)
en Prosigk
Morto 15-an de aŭgusto 1857 (1857-08-15) (77-jaraĝa)
en Prosigk
Tombo Prosigk 51° 42′ Nordo 12° 03′ Oriento / 51.7 °N, 12.05 °O / 51.7; 12.05 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Anhalt-Köthen
Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Johann Friedrich Naumann
Familio
Patro Johann Andreas Naumann Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Carl Andreas Naumann (en) Traduki kaj Gottfried Leberecht Naumann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
botanikisto
zoologo
zoologia kolektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ornitologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Friedrich NAUMANN (14a de Februaro 1780 – 15a de Aŭgusto 1857) estis germana natursciencisto, gravuristo, kaj eldonisto. Li estis konsiderita fondinto de scienca ornitologio en Eŭropo. Li publikigis Naturgeschichte der Vögel Deutschlands (Natura historio de la germanaj birdoj, 1820–1844) kaj Ovoj de germanaj birdoj (1818–1828). Lia patro Johann Andreas Naumann (1744–1826) estis natursciencisto, kaj ankaŭ lia frato Carl Andreas Naumann (1786–1854) estis ornitologo.

Li studis agrikulturon, botanikon, geologion, kaj ornitologion; kaj finfine dediĉis sin al ornitologio. En 1821, Naumann vendis sian birdokolekton al Frederick Ferdinand, Duko de Anhalt-Köthen. Kaj poste li estis nomumita zorganto de la duka kolekto en Ferdinandsbau en la kastelo Köthen, kiu estis alirebla al la publiko ekde 1835.

Li priskribis kelkajn birdospeciojn, kiel ekzemple la Korna fraterkulo (Fratercula corniculata).

La Germana Ornitologia Societo nomis sian gazeton Naumannia. La Malgranda turfalko (Falco naumanni) estas nomita laŭ li (aŭ laŭ lia patro).

  • Wilhelm Heß: ADB Vol. 23. Duncker & Humblot, Leipzig 1886, p. 315
  • Paul Gottschalk: Johann Friedrich Naumann, in: Mitteldeutsche Lebensbilder, Vol. 1, Lebensbilder des 19. Jahrhunderts, Magdeburg 1926, pp. 65–70.