Johann Friedrich Röhr
| Johann Friedrich Röhr | |
|---|---|
| |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de julio 1777 en Roßbach |
| Morto | 15-an de junio 1848 (70-jaraĝa) en Vajmaro |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Elektoprinclando Saksio |
| Alma mater | Universitato de Lepsiko |
| Okupo | |
| Okupo | teologo predikisto |
Johann Friedrich RÖHR (naskiĝinta la 30-an de julio 1777 en Roßbach, mortinta la 15-an de junio 1848 en Vajmaro) estis germana verkisto, teologo kaj ĉefa reprezentanto de la protestantisma raciismo.
En 1804 li fariĝis paroĥestro je Elsteraue-Ostrau kaj en 1820 ĉefa kortega predikisto kaj ĝenerala superintendanto en Vajmaro. Vajmare li iĝis en 1837 krome vicprezidanto de la Supera konsistorio kaj estro de la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio. Siajn dogmatikajn ideojn li surpaperigis i.a. en la verkoj »Briefe über den Rationalismus« (Zeitz 1813) kaj »Grund- und Glaubenssätze der evangelisch-protestantischen Kirche« (Neustadt an der Orla 1832). La de li fondita gazeto »Predigerliteratur« (Zeitz 1810–1814), »Neue Predigerliteratur« (Zeitz 1816–1817) kaj »Neueste Predigerliteratur« (Zeitz 1818–19) estis ĉefaj organoj de teologia raciismo. Ĝin daŭrigis inter 1820–46 »Kritische Predigerbibliothek« kaj »Magazin für christliche Prediger« (Neustadt an der Orla kaj Schleiz).
Verkis li la funebran paroladon por la entombigo de Johann Wolfgang von Goethe.[1]
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Röhr" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17, Leipzig 1909, p. 56
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ligiloj ĉe DDB
- "Röhr" - ĉe: Brockhaus Bilder-Conversations-Lexikon, volumo 3, Leipzig 1839, p. 723-724
- ligiloj ĉe DDB
- Art. "Röhr, Johann Friedrich" - fare de Gustav Frank, je: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 30 (1890), p. 92–94
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Göthes Bestattung" - ĉe: Der Aufmerksame, 14.4.1832, p. 2


