Johann Friedrich Wilhelm von Charpentier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Friedrich Wilhelm von Charpentier
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1738 (1738-01-01)
en Dresdeno
Morto 1-an de januaro 1805 (1805-01-01) (67-jaraĝa)
en Freiberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infanoj Toussaint von Charpentier • Julie von Charpentier
Okupo
Okupo metalurgo • universitata instruisto
vdr

Johann Friedrich Wilhelm von CHARPENTIER (naskiĝinta la 24-an de junio 1738 en Dresdeno, mortinta la 27-an de julio 1805 en Freiberg) estis germana naturscienculo kaj juristo. Lia filino Julie estis la fianĉino de Novalis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Charpentier studis jur- kaj natursciencojn en Lepsiko kaj vokitis en 1766 kiel profesoro pri matematiko kaj desegnado, pri mekaniko kaj fiziko ĉe la Ministan akademion de Freiberg (prelegoj ĝis 1784). Ampleksa ĝenerala scio feliĉe ĉe li unuiĝis al praktika agado. En 1773 li iĝis montarkomisiona konsilisto de la Saksia Supera Minejara Oficejo (Oberbergamt) kaj estis mallongan tempon direktoro de la aluna fabriko en Schwemsal. Li vojaĝis en Hungarion kaj starigis en 1787 la amalgamigan entreprenon en Halsbrücke. En 1800 li iĝis vicĉefministo, germane Vizeberghauptmann, en 1802 ĉefministo, germane Berghauptmann, estante ĉe la pinto de la saksia minadaro.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Komisiite fari montaran mapon de Saksio li verkis la libron Mineralogische Geographie der Kursächsischen Lande (1778). Tiu ĉi elstara verko entenas la unuan geologian mapon de sufiĉe granda teritorio kie la plej gravaj ŝtonspecoj kaj montoformoj (gangoj, tavoloj feraj ktp) markitis per koloroj kaj akurataj signoj. Ĝi evidentiĝis helpilo elstara por konatigi la kompletan geologion de Saksio. Jen la listigo ĉefa de Charpentier (en la germana): Grundgebirge, Tonschiefer, Steinkohlengebirge kaj Flözgebirge. La pramontaro kaj la bazalto fariĝis - laŭ Charpentier kiu sekvas tie ĉi la neptunismon de G. A. Werner - el likvaĵoj. Influis la verkoj de Charpentier pli malfrue la perfektajn geologiajn mapojn pri Saksio de K. F. Naumann kaj B. von Cotta.

Krome li amikiĝis kun Johann Wolfgang von Goethe kaj helpis lin el lia laboro kiel oficisto responsa pri la minado proksime de Ilmenau.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Beobachtungen üb. d. Lagerstätten d. Erze, 1794 (kontraŭ G. A. Werners kaj ties studoj pri la estiĝo de la gangoj)
  • Petrographische Charte des Churfürstentums Sachsen, 1778
  • Beiträge zur geognostischen Kenntnis des Riesengebirges, 1804

Fonto[redakti | redakti fonton]

Krenkel, Erich, "Charpentier, Johann Friedrich Wilhelm von" en: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 193 [versio surreta]; URL