Johann Friedrich von Eschscholtz
| Johann Friedrich von Eschscholtz | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 1-an de novembro 1793 en Tartu | ||||
| Morto | 19-an de majo 1831 (37-jaraĝa) en Tartu | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | tifo | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Rusia Imperio | ||||
| Alma mater | Imperia universitato de Dorpat | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Johann Gottfried Eschscholtz (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | esploristo natursciencisto kuracisto botanika kolektisto anatomiisto botanikisto entomologo zoologo scienca kolektisto | ||||
| Laborkampo | plantoscienco | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johann Friedrich Gustav von ESCHSCHOLTZ (1a de Novembro 1793 – 7a de Majo 1831) estis baltgermana kuracisto, natursciencisto kaj entomologo. Li estis unu el la plej fruaj sciencaj esploristoj de regionoj ĉe Pacifiko, kaj faris gravajn kolektojn de flaŭro kaj faŭno en Alasko, Kalifornio kaj Havajo.
Li studis medicinon kaj zoologion en la Universitato de Dorpat kaj servis kiel helpanto de Carl Friedrich von Ledebour, profesoro de botaniko. Eschscholtz gradiĝis en medicino en 1815.
Je rekomendo de Ledebour, Eschscholtz servis kiel kuracisto kaj natursciencisto en rusia ekspedicia ŝipo Rurik estrita de Otto von Kotzebue. El 1815 ĝis 1818 la ekspedicio ĉirkaŭnavigis la globon cele al serĉado de Nordokcidenta Pasejo kaj esplorado de la teroj borde de la Pacifika Oceano. Krom Eschscholtz, la scienca teamo inkludis la botanikiston Adelbert von Chamisso kaj la artiston Louis Choris.

Ankaŭ dua ekspedicio (1823-1826) estis estrita de Kotzebue. Ĝi celis protekti la interesojn de la Rusi-Usona Kompanio el ŝtelĉasistoj. Eschscholtz akiris gravajn kolektojn de natursciencaj specimenojn, ĉefe insektoj, ĉefe el Havajo, Alasko kaj Kalifornio. El tiuj, ĉirkaŭ 100 papilioj kaj 20 skaraboj estis specioj novaj al scienco. Eschscholtz priskribis kelkajn el ili antaŭ sia morto, sed multaj aliaj estis priskribitaj de aliaj sciencistoj.

