Johann Georg Lenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Georg Lenz
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1748 (1748-04-02)
en Schleusingen
Morto 28-an de februaro 1832 (1832-02-28) (83-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Okupo
Okupo mineralogo • universitata instruisto
vdr

Johann Georg LENZ (naskiĝinta la 2-an de aprilo 1748 en Schleusingen, mortinta la 28-an de februaro 1832 en Jena) estis germana mineralogo, mineja konsilisto kaj profesoro pri mineralogio ĉe la Universitato de Jena.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el modestaj cirkonstancoj li studis ekde 1765 unue teologion en Jena. En 1770 li doktoriĝis pri filozofio kaj iĝis privata docento samloke. Inspirite per la mineralogia sistemo de Abraham Gottlob Werner li aliorientiĝis je mineralogio kaj komencis multon publici kiel fidela ano de la skolo de Werner. Li administris ankaŭ la kolekton de Johann Ernst Immanuel Walch ĉe la Universitato de Jena kaj iĝis duka inspektisto. En 1785 li iĝis mineja sekretario, en 1788 adjunkto ĉe la filozofia fakultato de Jena, en 1794 eksterorda kaj en 1810 orda profesoro. En 1803 Lenz nomumitis mineja konsilisto.

Lenz uzis unuafoje en 1806 por la fare de Johann Wolfgang von Goethe malkovrita mineralo la nomon Goethit. La nomdono eblis danke al perado de Ludwig Wilhelm Cramer laŭ propono de paroĥestro Heinrich Adolf Achenbach kaj de la monta majstro Johann Daniel Engels, ambaŭ el Siegen. Ili estis proponintaj la nomon Goethenit. Friedrich Wilhelm Riemer persvadis Lenz fari etan nomkorekton.

Lenz estis fondinto de la klubo Mineralogische Societät en Jena kaj eldonis kune kun Johann Friedrich Heinrich Schwabe ties jarlibrojn (ses volumoj inter 1802 kaj 1811 kaj du volumoj "Neue Schriften der Societät" 1823, 1825). Inter 1829 kaj 1830 li vojaĝis kiel scienca akompananto la ekspedicion de generalo Imanuel kune kun Adolph Theodor Kupffer kaj Édouard Ménétries al Centra Kaŭkazio kaj la regiono de Elbruso. En la 14.7.1804 li iĝis sub la akademia nomo Arĥagato la 2-a ano de Leopoldina-akademio. Ekde 1818 li estis koresponda membro de la Bavaria akademio en Munkeno.

Skribitaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tabellen über die Versteinerungen zum ersten Unterricht, bey Joh. Rudolph Croeckers seel. Wittwe, Jena 1780 Google Books
  • Tabelle über das gesammte Steinreich 1781
  • Anfangsgründe der Thiergeschichte zum Gebrauch akademischer Vorlesungen, bey Joh. Rudolph Cröckers seel. Wittwe, Jena 1783 Google Books
  • Abhandlung vom Basalt 1789
  • Grundriß der Mineralogie nach dem neuesten Wernerschen System, zum Gebrauch bei Vorlesungen auf Akademien und Schulen, bey Johann Gottfried Hanisch, Hildburghausen 1793 Google Books
  • Versuch einer vollständigen Einleitung zur Kenntniß der Mineralien, Erster Theil Erd- und Steinarten, Salze, ölige mineralische Körper und Versteinerungen, bey Siegfried Lebrecht Crusius, Leipzig 1794 Google Books
  • Versuch einer vollständigen Einleitung zur Kenntniß der Mineralien, Zweyter Theil, Metalle und Gebirgsarten, bey Siegfried Lebrecht Crusius, Leipzig 1794 Bavarica
  • Mineralogisches Handbuch 1796
  • System der äußeren Kennzeichen der Mineralien 1801
  • Tabellen über das gesammte Mineralreich 1806
  • Erkenntnißlehre der anorganischen Naturkörper, 4 volumoj, 1813
  • Vollständiges Handbuch der Mineralogie, 6 volumoj, 1819 ĝis 1820

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]