Johann Georg Pisendel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Georg Pisendel
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1687 (1687-12-26)
en Cadolzburg
Morto 25-an de novembro 1755 (1755-11-25) (67-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Okupo
Okupo komponistoviolonistodirigentokoncertmajstro
vdr

Johann Georg Pisendel (* 26-an de decembro 1687 en Cadolzburg; † 25-an de novembro 1755 en Dresdeno) estis germana violonisto kaj komponisto.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Pisendel naskiĝis kiel kvina ido de kantorofamilio en Cadolzburg, apartena al markgraflando Brandenburg-Ansbach. Lia patro devenis de tinkturistofamilio el Markneukirchen en Vogtland.

Post unua muzikinstruo de la patro Johann Georg Pisendel fariĝis en 1697 muzikensemblo-knabo en la kortega kapelo je Ansbach, kie lin instruis Francesco Antonio Pistocchi kaj Giuseppe Torelli. Malgraŭ la reduktado de la kortega kapelo en 1703 li estis mallonge poste dungita kiel violonisto. En marto 1709 li vojaĝis trans Vajmaro, kie li konatiĝis kun Bach, al Lepsiko.

En la jaro 1710 li direktis anstataŭante Melchior-on Hoffmanns la Collegium musicum. Dum vojaĝo en 1711 li persone konatiĝis kun Georg Philipp Telemann en Eisenach kaj kun Johann Christoph Graupner en Darmstadt.

Ekde januaro 1712 ĝis sia morto Pisendel estis komence unua violonisto kaj ekde 1728 koncertmajstro de la Dresdena Kortegokapelo.

El pluraj vojaĝoj tiu tra Italio (1716/17) estis la plej grava. En Venecio li pasigis je kostoj de sia princa dunginto unu jaron ĉe Vivaldi, kun kiu lin baldaŭ ligis kora amikeco. Vivaldi dediĉis al li kvar sonatojn, kvin konĉertojn kaj unu simfonion. Ĉi tiuj supozeble ekestis inter 1717 kaj 1720 kaj portas la omaĝon „fatte p. Mr. Pisendel“; la originalaĵoj troviĝas en la Saksia Landa kaj Universitata Biblioteko je Dresdeno. Post la reveno al Dresdeno li krome studis kompozicion ĉe Johann David Heinichen. Pisendel postlasis kelkajn violonsonatojn kaj violonkonĉertojn. Lia tombo sur la Johano-Tombejo en Dresdeno ne konserviĝis.

Pisendel estis la plej grava germana violonvirtuozo de la malfrubaroko. Per alta violonista povo, altaj karakteraj kvalitoj kaj elstaraj pedagogikaj povoj li frue akiris agnoskon kaj amikecon de multaj gravaj komponistoj de sia tempo, inter ili Georg Philipp Telemann. Al lia laboro kiel koncertmajstro sub dirigento Johann Adolph Hasse la dresdena kortegokapelo dankis sian tuteŭropan famon dum la epoko de la „dresdena baroko“. La flegado de la verkaro de Vivaldi komencanta post 1717 estas dankenda al la laboro de Pisendel.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la propraj komponaĵoj de Pisendel troviĝas manskribaforme en la dresdena biblioteko. En 1955 muziksciencisto Hans Rudolf Jung katalogis laŭteme la verkojn de Pisendel. la registronumeroj komencas per: Jung, verkoĝenro, cifero por la sinsekvo kaj komponjaro.

  • Pluraj violonkonĉertoj
  • Pluraj solosonatoj kun kontinua baso
  • Solosonato sen baso en a-minoro (Jung IV/2 1717)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Rudolf Jung: Johann Georg Pisendel: Leben und Werk. Ein Beitrag zur Geschichte der Violinmusik der Bach-Zeit. Univ. Diss, Jena 1956.
  • Kai Köpp: Johann Georg Pisendel (1687–1755) und die Anfänge der neuzeitlichen Orchesterleitung. Schneider, Tutzing 2005, ISBN 3-7952-1140-9.
  • Albrecht Treuheit: Johann Georg Pisendel: (1687–1755); Geiger – Konzertmeister – Komponist; Dokumentation seines Lebens, seines Wirkens u. Umgangs u. seines Werkes; nachgezeichnet aus Biogr., Kommentaren u. Veröff. d. letzten 250 Jahre. Edelmann, Nürnberg 1987.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]