Johann Gottlieb Fichte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Gottlieb Fichte

Johann Gottlieb FICHTE ([ˈjoːhan ɡɔtˈliːp ˈfiçtə], esperantigite Johano Gotlibo Fiĥto) (naskiĝis la 19-an de majo 1762, mortis la 29-an de januaro 1814) estis germana filozofo, ano de la skolo de germana ideismo.

Fichte naskiĝis en Rammenau en Saksio. De 1794 al 1799 li estis profesoro en Jena. En 1805 oni akuzis lin je ateismo, kaj li devis foriri al la Universitato de Erlangen. En 1809 li iĝis dekano de la filozofia fakultato en Berlino. Tiuurbe li mortis en 1814 pro tifo.

Li estis influita de Immanuel Kant, Karl Leonhard Reinhold, Salomon Maimon kaj influis Hegelo, Schopenhauer, Schelling, Novalis, Dieter Henrich, Rudolf Steiner, kaj Thomas Carlyle.

Kontraŭe al Kantio Fichte proponis la teorion, ke konscio ne baziĝas sur io en la mondo, sed estas memstara kaj ne klarigebla el io ekstera. Ĝi tial estas libera kaj sendependa. Realaĵo estas nur produkto de pensanta subjekto. Tio formis la bazon de la germana ideismo.

Vidu ankaŭ