Johann Gottlieb Gleditsch (eldonisto)
Johann Gottlieb Gleditsch (1688-1738) | ||
---|---|---|
Bildo de la eldonisto Johann Gottlieb Gleditsch.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-a de junio 1688 en Lepsiko, Germana regno | |
Morto | 25-a de aŭgusto 1738 en Lepsiko, Germana regno | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | eldonisto vd | |
Aktiva en | Leipzig vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Gottlieb Gleditsch estis germana libristo kaj eldonisto, filo de Johann Friedrich Gleditsch kaj Catharina Margarethe Gleditsch (1647-1720). Li estis edzo de Anna Magdalena Gleditsch (1696-1718), frato de Johann Gottlieb Gleditsch la 2-a (1682-1711) kaj patro de Johann Friedrich Gleditsch la 3-a (1717-1744).[1]
Gleditsch eklaboris en la librovendejo kaj eldonejo de sia patro en 1711 e okaze de la morto de lia frato, li administris ĝin. En tri jaroj, la granda katalogo de la eldonejo publikigis aldonan suplementon kun 58 paĝoj. En 1733, li transdonis la verkon Kompendiöses Gelehrten-Lexikon al Christian Gottlieb Jöcher kaj en 1732 li pasis la redaktado de la Acta Eruditorum en la manojn de sia nevino Friedrich Otto Mencke (1708-1754).
Krom verkoj pri juro kaj teologio, Gleditsch publikigis sennombrajn sciencajn kaj teknikajn titolojn, genealogiajn tabelojn de sia bopatro Johan Schleusing. Post la morto de Gleditsch, lia sola filo Johann Friedrich Gleditsch la 3-a (1717-1744) ekprenis la administradon kaj aĉetis la librovendejon de Thomas Fritsch en la 9-a de novembro 1741, tiele kunigante la du filiojn de la entreprenoj fonditaj de Thomas Schürer.
Post la antaŭtempa morto de Johann Friedrich la 3-a, lia energia vidvino, Christiane Henriette, ekprenis la komandon de la entrepreno. En la eldona branĉo, la entrepreno Johann Friedrich Gleditsch estis iom post iom preterpasita de Weidmann post 1760. Post la morto de la filoj de Christiane Henriette, la entrepreno pasis al la fratoj von Welck.
Nome de la heredintoj, Karl Wolfgang Senjoro de Welck vendis ĝin al Karl Friedrich Enoch Richter (1778-1834) en la 1-a de januaro 1806, kiu tenis la antikvan nomon kaj ankaŭ aĉetis la Heinsius Eldonejo en 1810. Post diversaj ŝanĝoj de propraĵoj, la eldonejo, estis vendata al FA Brockhaus en la 16-a de novembro 1831. Kaj venis al la fino la antikva entrepreno.[2]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Notitia orbis antiqui, siue geographia plenior, ab ortu ..., Christoph Cellarius, 1701
- Philosophia botanica, in qua explicantur fundamenta ... - Page v, 1780
- Corpus juris gentium academicum: enthaltend die vornehmsten, Johann Jacob Schmauss, 1730
- Glossarium germanicum: continens origines & antiquitates ..., Johann Georg Wachter, 1737
- Genaue und umständliche Teutsche Käyser- und ... - Volume 1, Heinrich von Bünau, 1728
- Vollständiges Mathematisches Lexicon: Darinnen alle, Christian von Wolff, 1734
- Philosophisches Lexicon, darinnen die in allen Theilen der ..., Johann Georg Walch, 1733
- Theatrum Arithmetico-Geometricum, Das ist: Schau-Platz der ..., Jakob Leupold, 1727
- Kompendiöses Gelehrten-Lexikon, Christian Gottlieb Jöcher, 1715
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Deutsche Biographie
- Personensuche
- WorldCat
- Bibliothèque nationale de France
- CERL Thesaurus
- Gateways to the Book: Frontispieces and Title Pages in Early Modern Europe
- Nachträge / Personenregister
- Deutsche Digitale Bibliothek
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Johann Gottlieb Gleditsch
- Johann Ludwig Gleditsch
- Johann Friedrich Gleditsch
- Moritz Georg Weidmann la Maljuna
- Johann Heinrich Zedler
- Johann Caspar Gleditsch (1684-1747) Geni