Johann Gustav Heckscher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Gustav Heckscher
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1797 (1797-12-26)
en Hamburgo
Morto 7-an de aprilo 1865 (1865-04-07) (67-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Hamburgo vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Hajdelbergo vd
Familio
Infanoj August Heckscher vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistoadvokato vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Majno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Gustav Wilhelm Moritz HECKSCHER (naskiĝinta la 26-an de decembro 1797 en Hamburgo, mortinta la 7-an de aprilo 1865 en Vieno) estis germana juristo kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post lernejfrekvento i.a. ĉe Salzmann-lernejo (Schnepfenthal) li soldatis libervole en 1815 kontraŭ Napoleono Bonaparte. Inter 1816 kaj 1820 li studis jursciencojn, poste li pasigis kelkajn jarojn vojaĝante tra Svislando, Italujo, Franclando, Britio kaj Ruslando kaj iĝis finfine advokato en Hamburgo.

De la hamburganoj li senditis en 1848 kiel parlamentano al Frankfurto ĉe Majno kie li brilis per bridemo, klareco kaj logiko akrega dumparolade. Li tra batalis kontraŭ la porĉiamec-deklaron de la provizora parlamento kaj membris de la delegacio portonta Vienon al la ĉefduko Johano de Aŭstrio la mesaĝon esti elektita regnanto dumtempa. En la unua regna ministerio (12.7.1848) Heckscher iĝis ministro pri justico. Li akompanis Johanon al Frankfurto kaj transprenis, post kompletiĝo de la ministerioj, la gvidon pri la eksteraj aferoj.

Dum la intertraktoj pri armistico en Malmö li ege kritikitis, tiel ke li apenaŭ estu mortigita de la popolaĉo en Höchst. Pro tio li demisiis ironte en oktobro kiel sendito al Torino kaj Napolo. Frankfurton li revenis en la momento kiam la decidaj prikonstituciaj demandoj alproksimiĝis al solviĝo. Koncerne la t.n. demandon pri Germanujo li ege favoris kunfandiĝon de Germanlingvio, sekve li kontraŭis kaj la programon de la registarkabineto de Heinrich von Gagern kaj la ideon de prusia hereda imperi-sistemo. Tamen, post akcepto de hereda digneco imperiestra en la 27.3. Heckscher revenis la finon de aprilo al Hamburgo por denove labori advokate. En 1853 li nomumitis legato hamburgo en Vieno meritonte multe pro sia naskiĝurbo kiu troviĝis tiam en ekomiaj malfacilaĵoj kaj ricevis krediton disde Vieno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 9. Leipzig 1907, p. 35-36 kio relegeblas tie chi interrete.