Johann Heinrich Lambert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johann Heinrich Lambert
Johann Heinrich Lambert 1829 Engelmann.png
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1728 (1728-08-26)
en Mulhouse
Morto 25-an de septembro 1777 (1777-09-25) (49-jara)
en Berlino
Religio protestantismo [#]
Lingvoj franca [#]
Loĝloko Svisa Ĵurkomunumo [#]
Ŝtataneco Urba Respubliko Mulhaŭzo [#]
Profesio
Okupo matematikisto • astronomofizikistofilozofoverkisto [#]
Laborkampo matematiko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Johann Heinrich LAMBERT (Jean-Henri Lambert en franca; 26a aŭ 28a de Augusto 1728 – 25a de Septembro 1777) estis svis-franc- germana plurfakulo kiu faris gravajn kontribuojn al fakoj de matematiko, fiziko (precize optiko), filozofio, astronomio kaj map-projekcioj.

Li pruvis, ke la nombro π estas neracionala, uzante la disvolvigon en kontinua frakcio de tan x, per kio li fermis la eblon povi determini «precizan» esprimon (nombra frakcio aŭ kvociento de du entjeroj) por tiu nombro.​ Li faris ankaŭ kontribuojn al la disvolvigo de la hiperbola geometrio kaj de la astronomio, disvolvigante metodon por kalkuli la orbitojn de la kometoj kaj la nomitan teoremon de Lambert.

Inter 1756 kaj 1758 li veturis tra Eŭropo kaj kontaktis kun multaj saĝuloj, kaj kun diversaj akademioj. En sia lasta jardeko, li ricevis la mecenatecon de Frederiko la 2-a de Prusio, kio helpis la komfortecon por la cetero de lia vivo. Li mortis en Berlino en 1777.

187 Lamberta estas granda malhela asteroido de la asteroida zono nomita liahonore.

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Johann Heinrich Lambert en Vikimedia Komunejo