Heinrich Meyer (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johann Heinrich Meyer)
Heinrich Meyer
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1760 (1760-03-16)
en Stäfa
Morto 14-an de oktobro 1832 (1832-10-14) (72-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo pentristo • artokritikisto • arthistoriisto • verkisto
vdr

Johann Heinrich MEYER (naskiĝinta la 16-an de marto 1760 en Stäfa, mortinta la 14-an de oktobro 1832 en Jena) estis svisa pentristo kaj kulturteoretikisto. Li estis intima amiko de Goeto kaj pro tio li estis kromnomita "Goethemeyer" aŭ ankaŭ "Kunschtmeyer".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unue Meyer dediĉis sin al pentrado kun la helpo de Johann Caspar Füssli (patro de Johann Heinrich Füssli) en Zuriko antaŭ ol iri al Italio. Ekde 1784 li estis en Romo, Napolo kaj Venecio, en 1788 denove en Romo. Tie li renkontis Goeton. En 1789 Meyer reiris al Svislando kaj - danke al la perado de Goeto - iĝis en la 1792-a jaro profesoro pri desegnado en Vajmaro. En 1795 li reiris al Italio ĝis la necesa reveno post la enmarŝo de la francoj en 1797. Komence li retroviĝis en Svislando kie li renkontiĝis denove kun Goeto. Kun li faritis la plano je la farado de Propyläen - kaj Meyer reiris Vajmaron. Pro perdo de certa dosiero dummilite (1806), en kiu troviĝis gravegaj skizaĵoj, Meyer komencis la okupiĝon pri la historio de malnova arto. En 1807 li iĝis direktoro de la Akademio pri desegnado en Vajmaro, kiun postenon li havis ĝismorte. Testamente li fondis fondaĵon por malriĉuloj en Vajmaro kun la nomo "Meyer-Amalien-Stiftung". Li entombigitis sur la Malnova tombejo en Vajmaro. Li ankaŭ havis kontaktojn al la rusa granddukino Maria Pavlovna Romanova.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Meyer skribis Über die Altargemälde von Lukas Cranach in der Stadtkirche zu Weimar (Weimar 1813) kaj Geschichte der bildenden Künste bei den Griechen (daŭrigite far Riemer, Dresden 1824–36, 3 vol.), eldonis kun Fernow, poste kun Johann Schulze la verkojn de Winckelmanns (Dresden 1808–20, 8 vol.) kaj ege engaĝiĝis pri la projektoj Horen, den Propyläen kaj Über Kunst und Altertum de Goeto. Elekton de kulturhistoriaĵoj titolita Kleinen Schriften zur Kunst eldonis P. Weizsäcker (Heilbronn 1886).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 13. Leipzig 1908, p. 741-749, (tie ĉi interrete)