Johann Heinrich Voß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Heinrich Voß, la fama tradukanto de klasikaĵoj helenaj kaj romiaj

Johano Henriko VOSS (naskiĝinta en la 20-a de februaro 1751 en Sommerstorf (hodiaŭ: Grabowhöfe, mortinta en la 29-a de marto 1826 en Hajdelbergo) estis germana verkisto kaj tradukisto. Li estis membro de la grupo "Göttinger Hain" kaj kuneldonanto de la almanako "Göttinger Musenalmanach" en Hamburg-Wandsbek. Precipe liaj Idiloj, sed ankaŭ la Odoj kaj Elegioj establis lian literaturan gloron. Per liaj tradukoj de malnovaj klasikuloj li malfermis la tempon de Antikva Grekio kaj Antikva Romio al siaj samtempuloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1766 li ekfrekventis la lernejon en Neubrandenburg kaj iĝis poste privata instruisto ĉe s-ro von Örtzen en Ankershagen. En pasko 1772 li translokiĝis al Göttingen. Tie ĉi li baldaŭ forlasis la teologiajn studojn kaj dediĉis sin tute al la filologio. Li eniris la seminarion filologian de Christian Gottlob Heyne kaj engaĝiĝis tre por la societo "Hainbund". Kiam Boie, kun kies fratino Ernestine fianciĝis Voß, iĝis oficisto li transdonis la redaktadon ĉefan de »Musenalmanachs« al Voß. Ĉi tiu prizorgis tion ekde Wandsbek kien li estis translokiĝinta. Li pasigis plurajn jarojn amikajn kun Matthias Claudius kaj Friedrich Gottlieb Klopstock tie. En 1777 li edziĝis. En 1778 li transprenis lernejan estradon en Otterndorf kie li anoncis tradukon de Odiseo, kiu aperis en 1781. Ĝi sendube estis la kulmino de voß-a tradkoarto; danke al ĝi Homero iĝis ne plu perdebla kaj porĉiama posedaĵo de germana eduko. En 1782 Voß iĝis, danke al perado de la amiko Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg, lernejestro en Eutin. Tie aljuĝitis al Voß en la jaro 1786 la titolo "Hofrat".

Intertempe li estis ano de la longega filologia kverelo kun la iama instruisto Heyne kio akrigas la kvereleman karakteron de Voß. Li eldonis en 1789 la tradukon de la poemoj de Vergilio »Über den Landbau« kaj en 1793 novan prilaboron de siaj Iliado kaj Odiseo. Poste li entuziasme ekokupiĝis pri esplorado de helena geografio kaj mitologio. La paralelaj poemaj ambicioj floris post kiam Voß trovis sian propran formon de heksametra idilaĵo. La plej bona poeziaĵo tia estis »Luise« (Kenigsbergo 1795), aminda rakontaĵo pri la vivo en protestantismaj paroĥaj domoj; la antaŭa poemo »Siebzigster Geburtstag« povas esti konsiderata kvazaŭ estus ties provaĵo. En aŭtuno 1802 li iris - kun gracedonita pensio (ricevita pro malbona sanstato) - al Jena li publikigis la ege pridiskutitan recenzon pri la Iliado-traduko de Heyne kaj en la maja numero de 1803 de la gazeto »Allgemeine Literaturzeitung«. Vane Johann Wolfgang von Goethe, kiu faris pozitivan recenzon de la poemoj de Voß en 1802, volis reteni lin en Jena.

En somero 1805 Voß sekvis vokon al la universitato de Heidelberg. Tie li baldaŭ ekkverelis kun la romantikuloj surlokaj Clemens Brentano, Achim von Arnim kaj Joseph Görres; liaj suspektoj pri eklezia konservatismo ĉe romantikuloj bonege senteblis kiam Voß polemikegis kontraŭ formo de soneto. Similaj estis la verko »Antisymbolik« (Stuttgart 1824) direktita kontraŭ la antikvecfakulo Friedrich Creuzer. Ties duan parton publikigis postmorte la filo Abraham en 1826. Eĉ pli radike li atakis, estante laŭ memtakso raciema klerismulo, kontraŭ la iama bona amiko Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg ĉefe pro ties konvertiĝo je katolikismo. En 1819, mallonge antaŭ la forpaso de Stolberg, li publikigis kontraŭ Stolberg ĉe »Sophronizon« (eldonita de la klerismulo Paulus) la malamikan polemikon akuzan »Wie ward Fritz Stolberg ein Unfreier?«.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Li ŝatis kvereli dum la tuta vivo. Kiel memstara poeto li kapablis bridi certan sobraĉon kaj obstinecon nur tre malfacile. Sed kiam temis pri bona observademo li estis vera majstro. La duan vivoparton li koncentriĝis pli kaj pli pri tradukoj. Sed dum la malfruaj jaroj Voß preferis korektecon troigitan koncerne versstrukturojn originalajn kaj vortelekton - kio malvivigis la tradukojn. Pri tiaj nepraj pretendoj li verkis la teorian lernolibron »Zeitmessung der deutschen Sprache« (1802). Tiu troigo legeblis ankaŭ ĉe la tradukoj pli postaj de Horacio 1806, Teokrito 1808, Tibulo 1810, Aristofano 1821 i.a. Ankaŭ lia tento iĝi pli bona Ŝekspiro-tradukanto ol Friedrich Schlegel fiaskis.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Leibeigenschaft. In: Lauenburger Musenalmanach. 1776.
  • Luise. Ein laendliches Gedicht in drei Idyllen. Nicolovius, Königsberg 1795.
  • Abriß meines Lebens. Wald-Verlag, Karben 1996 (Repr. d. Ausg. Rudolstadt 1818).
  • Briefe. hrsg. von Abraham Voß. Olms, Hildesheim 1971 (Repr. d. Ausg. Halberstadt 1829-1833).
  • Sämmtliche poetische Werke. hrsg. von Abraham Voß. Müller, Leipzig 1835.
  • Gedichte. Auswahl und einführende Texte: Klaus Langenfeld. Husum Druck- und Verlagsgesellschaft, Husum 2001.
  • Die kleinen Idyllen. Mit einer Einführung zum Verständnis der Idyllen und einem Nachwort herausgegeben von Klaus Langenfeld. Akademischer Verlag Heinz, Stuttgart 2004.
  • Ali Baba und vierzig Räuber. Erzählungen aus Tausend und eine Nacht. hrsg. von Ernst-Peter Wieckenberg. C.H.Beck, München 2012, ISBN 978-3-406-61608-2.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 268-270, kio legeblas tie ĉi interrete.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frank Baudach (Hrsg.): Ein Mann wie Voß … Ausstellung zum 250. Geburtstag von Johann Heinrich Voß. Edition Temmen, Bremen 2001, ISBN 3-86108-537-2.
  • Hermann Bräuning-Oktavio: Silhouetten aus der Wertherzeit - Aus dem Nachlaß von Johann Heinrich Voß und Carl Schuberts Silhouettenbuch. Wittich, Darmstadt 1926, Informoj pri Johann Heinrich Voß en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko.
  • Wilhelm Herbst: Johann Heinrich Voß. Lang, Bern 1970, Informoj pri Johann Heinrich Voß en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko. (3 Bde, Repr. d. Ausg. Leipzig 1872-1876).
  • Friedrich Heussner: Johann Heinrich Voß als Schulmann in Eutin. Festschrift zum hundertjährigen Gedenktage seiner Ankunft daselbst. Struve, Eutin 1882.
  • Klaus Langenfeld: Johann Heinrich Voß. Mensch, Dichter, Übersetzer. Struve, Eutin 1990 (=Eutiner Bibliothekshefte, 3)
  • August Sauer (Hrsg.): Johann Heinrich Voß. Niemeyer, Tübingen 1974, Informoj pri Johann Heinrich Voß en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko. (Repr. d. Ausg. Berlin 1886)
  • Heinrich A. Stoll: Johann Heinrich Voß. Union-Verlag, Berlin 1.1962 - 2.1968
  • Inka Tappenbeck (Hrsg.): Johann Heinrich Voß (1751-1826). Idylle, Polemik und Wohllaut. Niedersächsische Staatsbibliothek 2001, ISBN 3-930457-21-0.
  • Mathias Brandstädter: Wahn und Mittelmaß? Eine Analyse des Vossischen Erregungspotenzials und der polemischen Tiefenstruktur der »Antisymbolik«. In: Kultur & Gespenster 4 (2007), S. 38–54.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]