Johann Heinrich Wilhelm Tischbein
Johann Heinrich Wilhelm Tischbein | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Goethe-Tischbein |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1751 en Haina |
Morto | 26-an de februaro 1829 (78-jara) en Eutin |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Napolo • Eutin |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Frat(in)o | Johann Heinrich Tischbein |
Infanoj | Peter Friedrich Ludwig Tischbein • Elisabeth Susanne Luise Tischbein |
Parencoj | Johann Friedrich August Tischbein Johann Heinrich Tischbein |
Okupo | |
Okupo | pentristo • gravuristo • grafikartisto |
Verkoj | Goethe in the Roman Campagna |
Johann Heinrich Wilhelm TISCHBEIN, konata ankaŭ kiel la Goethe-Tischbein (15a de februaro 1751 en Haina – 26a de februaro 1829 en Eutin), estis germana pentristo de la familio Tischbein de artistoj.[1]
El 1772 ĝis 1773 li studis en Nederlando la verkaron de la Malnovaj majstroj kaj en Romo en 1779. Li setliĝis kiel pentristo de portretoj en Berlino kaj iĝis membro de la framasona loĝio.[2] Poste li setliĝis en Zuriko.
En 1783, li revenis al Romo per stipendio donita fare de duko Ernesto la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg); ĝin li akiris pro rekomendo de Johann Wolfgang von Goethe, al kiu li estis prezentita de Johann Kaspar Lavater. Li restis en Italio ĝis 1799 kaj amikiĝis kun Goethe, kaj veturis kun li al Napolo en 1787.[3] Dum siaj lastaj dek jaroj tie, li estis direktoro de la "Accademia di Belle Arti di Napoli".
Galerio[redakti | redakti fonton]
Diogeno serĉante honestan homon
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Tischbein,+Heinrich+Wilhelm". www.zeno.org. Alirita la 3an de majo 2020.
- ↑ Karlheinz Gerke (2014). "Die Mitglieder der Berliner Freimaurerloge ‚Zur Eintracht' 1754-1815 in 260 Jahre Johannisloge zur Eintracht S.38" (PDF). Johanniskoge zur Eintracht e.V. Alirita la 3an de majo 2020. pdf 4,5 MB
- ↑ Italienische Reise (Itala veturo) de Goethe.