Johann Jakob Kaup

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Jakob Kaup
Persona informo
Johann Jakob Kaup
Naskiĝo 20-an de aprilo 1803 (1803-04-20)
en Darmstadt
Morto 4-an de julio 1873 (1873-07-04) (70-jaraĝa)
en Darmstadt
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Landgraflando Hesio-Darmstadt • Hesio-Darmstadt vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Hajdelbergo vd
Profesio
Okupo paleontologo • zoologo • ornitologo • natursciencisto • iĥtiologo • universitata instruisto vd
Laborkampo zoologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Jakob Kaup (10a de aprilo 1803 - 4a de julio 1873) estis germana naturalisto. Li estis sekvanto de natura filozofio, kaj kredis je denaska matematika ordo en naturo kaj li klopodis biologian klasadon baze sur kvinbaza sistemo.

Pentagramo de Kaup reprezentanta la strukturon de la korveda familio

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis ĉe Darmstadt. Post studado ĉe Göttingen kaj Heidelberg li pasigis du jarojn ĉe Leiden, kie lia atento speciale direktis sin al amfibioj kaj fiŝoj. Li poste revenis en Darmstadt kiel helpanto de granda duka muzeo, el kiu li en 1840 iĝis inspektisto. En 1829 li publikigis Skizze zur Entwickelungsgeschichte der europäischen Thierwelt, per kiu li konsideris la animalan mondon kiel evoluanta de malaltaj al pli altaj formoj, de la amfibioj tra la birdoj al la predantoj; sed poste li malagnoskis tiun verkon kiel junula ago, kaj post la publikigo de la verko de Darwin nome Origin of Species li deklariĝis kontraŭ tiuj doktrinoj.