Johann Jakob Leitzmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Jakobo Lajtzmano
(1798-1877)
Historio de la Numismatiko, 1828
Historio de la Numismatiko, 1828
Persona informo
Naskiĝo 24-a de septembro1798
en Erfurto,  Germanio
Morto 23-a de oktobro 1877
en Sömmerda-Tunzenhausen,  Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo • numismato
vdr

Johann Jakob LEITZMANN (naskiĝinta en la 24-a de septembro 1798 en Erfurto, mortinta en la 23-a de oktobro 1877 en Sömmerda-Tunzenhausen) estis germana teologo kaj numismatikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de libroligisto frekventis ekde 1813 la Konsilantargimnazion kaj soldatis poste unu jaron kaj duonan. Poste li studis en Halle (Saale) teologion. Poste li iĝis instruisto ĉe la lernejo de la Dominikana preĝejo (Erfurto) ĉar postenoj por teologoj tiutempe ne estis. Por iĝi paroĥestro en Riethgen li trapasis la necesajn ekzamenojn en Magdeburg. Pro prokrasto de dungo Leitzmann mem ekaktivis kaj faris nekomisiitan gastpredikon en Riethgen kiu entuziasmigis la fidelulojn. Tio plirapidigis la burokration. En la 20.5.1825 li iĝis paroĥestro. La salajro de 200 taleroj permesis al li geedziĝi. Kun Johanne Christiane Buschmann li havis 7 infanojn. Leitzmann ege klopodis ordigi la aferojn en la malfloranta komunumo. Kiam li ŝanĝis la deĵorlokon en la direkto de Tunzenhausen (30.6.1831) la situacio en Riethgen ege pliboniĝis.

Pro multnombra familio financaj problemoj ankaŭ ĉiam multis kaj sekve li kandidatis je pli bone salajrita posteno en 1847; sed li restis en Tunzenhausen. En 1851 mortis lia edzino kaj 3 jarojn poste li edzinigis Wilhelmine Auguste Caroline Wahn. La sekvintajn jarojn naskiĝis ankoraŭ du aliaj infanoj.

Numismatiko[redakti | redakti fonton]

Estis Leitzmann ne nur teologo sed li interesiĝis ankaŭ pri heraldiko, filologio, arkeologio kaj antaŭ ĉio numismatiko. Li estis membro aktiva de pluraj sciencaj societoj. Aperis en 1827 en Erfurto lia unua numismatika fakverko, katalogo de la fama monerkolekto de d-ro Beireis. En 1828 li publikigis sian duan verkon: "Abriß einer Geschichte der gesamten Münzkunde oder Nachrichten von dem Münzwesen und den Münzen aller Völker, Fürsten und Städte der älteren, mittleren und neueren Zeit". Ĝi estis ĝenerala superrigardo de la tiama stato de numismatiko. Lia ĉefverkaro komenciĝis en 1834 per la eldono de la unua scienca fakgazeto pri numismatiko. Lia "Numismatische Zeitung" aperis ĉiun 15-an tagon por la daŭro de 40 jaroj en la eldonejo Friedrich Häßler en Weißensee. Dum jardekoj Leitzmann havis problemojn kun la kvalito de la litografioj kaj la presado de la gazeto. Nur ekde 1867 la tuto plikvalitiĝis - sed tiam komenciĝis ankaŭ la sanaj problemoj de Leitzmann. Pro tio la eldonisto petis la legantojn helpi kaj kunlabori. La titolo de la gazeto etendiĝis enhave je heraldiko kaj sigelscienco kaj aperis ankoraŭ ĝis 1874.

Malgraŭ suferoj Leitzmanns kreis en la lastajn 10 jarojn de sia vivo la plej gravajn verkojn, i.a. en 1869 Wegweiser auf dem Gebiet der deutschen Münzkunde. En l1 14.7.1871 okaze de la 50-a datreveno deĵora Leitzmann premiitas per "Roter Adlerorden 4. Klasse". Ĝis hodiaŭ ŝatatas la verkoj de Leitzmann. Bedaŭrinde lia biblioteko kaj ampleksa monerkolekto (ĉ. 23600 pecoj) ne konservitis ĉar la tuto aŭkcie venditis post lia morto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]