Johann Karl Wezel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wezel-tombosteleo en Sondershausen

Johann Karl WEZEL (naskiĝinta la 31-an de oktobro 1747 en Sondershausen, mortinta samloke la 28-an de januaro 1819) estis germana verkisto, dramisto, lirikisto, pedagogo kaj filozofo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante el ne tro riĉa origino - la patro estis duka kuiristo - li verkis en 1763 laŭdaĵon je la Paco. Wezel frekventis inter 1755-64 la gimnazion en Sondershausen, kies lernejestro estis tiam la poeto Nikolaus Dietrich Giseke, amiko de Friedrich Gottlieb Klopstock kaj kunlaboranto de la grava literaturfakgazeto Bremer Beiträge. Li malkovris la talenton de Wezel kaj peris specialan lingvan ekukon ĉe la viclernejestro kaj verkisto Gottfried Konrad Böttger. Li estis bonega violono-ludanto. Pri la teatra uzo de muziko li skribis en la antaŭparoloj al la muzika komedio Zelmor und Ermide (1779). Lia instruisto Giseke loĝigis lin ĉe la amiko Christian Fürchtegott Gellert en Lepsiko. Tie Wezel ekstudentis pri teologio estante 17-jara. Sed baldaŭ li turniĝis al jurscienco, filozofio kaj filologio. Dum tiuj studentaj jaroj Wezel pli kaj pli kritike taksis la reformindan docentadan sistemon kaj ĉerpis inspiron ĉe empirismuloj kaj klerismuloj kiel Locke, Voltaire, Holbach, Hélvetius respektive La Mettrie kaj Rousseau.

Post deĵoroj kiel privata instruisto en Bautzen kaj Berlino li volis memstariĝi. Vojaĝoj kondukis lin al Peterburgo, Parizo, Londono. Inter 1782-1784 li estis teatra verkisto en Vieno. Poste li estis denove en Lepsiko kaj en 1793 li revenis en sian naskiĝurbon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kiel liberprofesiulo li verkis inter 1772-85 kvazaŭ ĉiujn librojn de li. Krom la provo priskribi la homajn konojn en kvin volumoj sisteme, li plej gravis kiel rakontisto per biografioj kaj komedioj, sed ankaŭ per interesaj romanoj: Hermann und Ulrike (en tiu ĉi komika romano geamantoj malgraŭ malhelpanta ĉirkaŭaĵo sukcesis feliĉe vivi) aŭ Belphegor oder die wahrscheinlichste Geschichte unter der Sonne (malentuziasmiĝromano pri nesukceso dumviva).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1776 Lebensgeschichte Tobias Knauts, des Weisen
  • 1776 Belphegor
  • 1778 Satirische Erzählungen
  • 1780 Robinson Krusoe
  • 1780 Hermann und Ulrike
  • 1782 Wilhelmine Arend
  • 1784 Kakerlak
  • 1787 diversaj komedioj

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eta biografio ĉe gutenberg.spiegel.de

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]