Johann Ludwig Krapf
Aspekto
| Johann Ludwig Krapf | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de januaro 1810 en Tübingen |
| Morto | 26-an de novembro 1881 (71-jaraĝa) en Korntal-Münchingen |
| Mortokialo | malario |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Virtembergo |
| Alma mater | Universitato de Tubingeno |
| Memorigilo | |
| Okupo | |
| Okupo | esploristo lingvisto afrikologo pastro misiisto tradukisto tradukisto de Biblio protestanta teologo |
Johann Ludwig Krapf (naskiĝis la 11-an de januaro 1810 en Derendingen, mortis la 26-an de novembro 1881 en Korntal) estis germana misiisto, etnologo, lingvisto kaj esploristo de Orientafriko.

Kune kun Johannes Rebmann, misiisto kaj aŭtoro interalie de Svahila Vortaro, li malkovris la internon de Orientafriko. Ili laŭdire estas la unuaj eŭropanoj kiuj vidis Kilimanĝaron kaj Monton Kenja. En 1836, post studado de teologio, li iris al Etiopio por labori kiel misiisto nome de la Anglikana Eklezio.
Li baldaŭ lernis dialektojn de la Amhara lingvo kaj aliajn lokajn dialektojn. Li esploris la popolon de Oromoj, tiam nomitaj Gala. Li tradukis grandan parton de la Biblio al la Oroma lingvo.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (12 de februaro de 2010) Johann Ludwig Krapf. Encyclopædia Britannica.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Johann Ludwig Krapf" en la hispana vikipedio (fonta versio 102238915). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

