Johann Matthäus Meyfart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johann Matthäus Meyfart
Memorigtabulo por Meyfart kaj Kaspar Friedrich Lossius en Erfurto, Prediger-strato 4

Johann Matthäus MEYFART (naskiĝinta la 9-an de novembro 1590 en Jena - aŭ eble en Waltershausen -, mortinta la 26-an de januaro 1642 en Erfurto) estis germana teologo kaj edifa verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Meyfart frekventis la gimnazion en Gotha, kie i.a. Andreas Wilcke kaj Johann Weitz influis lin. En 1608 li komencis studenti en Jena kaj aliĝis al la rondoj de Wolfgang Heyder, profesoro de etiko kaj politiko. En 1611 li magistriĝis (Magister artium) kaj kontinuigis la teologiaĵojn. Ekde 1614 li studis en Wittenberg ĉe Leonhard Hutter kaj suferis dum tiu tempo pro malsano, malsato kaj malvarmo. En 1616 li iĝis adjunkto ĉe la filozofia fakultato en Jena kaj amikiĝis kun Johann Saubert. Komenciĝis lia profesia kariero en 1617: iĝis li instruisto ĉe la Akademia Gimnazio en Coburg kaj prelegis pri dogmatiko kaj eklezia historio kaj farigis retorikajn ekzercojn. Li eklernejestris en la jaro 1623-a kaj doktoriĝis en teologio en Jena unu jaron pli malfrue. Ekde 1622 daŭre troviĝis fremdaj trupoj en Coburg, kiuj altrenis malsaton kaj malsanojn. Tamen dum la rektorado de Meyfart duobliĝis la nombro de la lernantoj (1623–33). Krom senlaca pedagogia laboro estis en la centro ankaŭ liaj predikadoj kaj verkistado. La sinteno de Meyfart antaŭ la coburg-a duko Johann Casimir kaj ties kortega predikisto Nicolaus Hugo iĝis pli kaj pli kritika. Tial la voko veni Erfurton en 1633 al la teologia fakultato (kiun fondis la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo iĝas vera liberiĝo. Li tuj fariĝis dekano kaj en 1634 rektoro. Sekvis du ajroj de splendida floro. Sed en 1635 Erfurto denove katolikiĝis (post la Paco de Prago, 1635): Meyfart devis demisii kaj iĝis simpla paroĥestro. Revenis svedaj taĉmentoj en 1636, sed mono por la restarigo de la universitato ne plu estis. Meyfart restis simpla pastoro kaj krome estro Ministerium theologicum, tio signifas ke li gvidis la pastoraron de la tuta erfurta regiono kiu ampleksis 72 vilaĝojn. Furiozis la pesto de 1635-40 kaj sole en Erfurto mortis 10409 Menschen, do ne tute la duono de la loĝantaro, inter ili ankaŭ pastoroj. Meyfart devis zorgi pri la trejnado de novaj pastoroj, pri la entombigoj kaj la registrado en la katologoj de la mortokazoj. Li malsaniĝis en 1640, devis daŭre kuŝi en lito ekde 1641 kaj mortis en januaro de la sekvinta jaro. Li estis atestanto de 24 militjaroj kun ĉiuj iliaj aĉaĵoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La verkista kariero komenciĝis per vortbatalaj verkoj pri teologiaj temoj en la imitado de liaj instruistoj Albert Grauer en Jena kaj Balthasar Meisner en Wittenberg. Ili skribis en la latina lingvo kontraŭbatalante la Kontraŭreformacion kredante ke tio plej bone eblus per rimedoj de logikaj dedukto kaj argumentado. Sed en la kuro de la tempo Meyfart agnoskis la avantaĝon skribi en la germana lingvo - kaj havi kiel celogrupon homojn kiuj serĉis spiritan konsolon en malkvieta tempo. Li skribis prozaĵojn kiuj egalis al bonegaj predikoj kaj brilis stile. Tiel estiĝis ankaŭ lia eskatologia trilogio Das himmlische Jerusalem (1627), Das höllische Sodoma (1627), Das Jüngste Gericht (1632). Post kiam la eldonejo Endter el Nürnberg aperigis tiujn verkojn ili ofte represitis ĝis 1710. Andreas Gryphius tre ŝatis ilin. Meyfart ankaŭ skribis kontraŭ la ĉasado de la sorĉistinoj en Christliche Erinnerung, wie das Laster der Hexerey auszurotten, aber in Verfolgung desselben sehr bescheidenlich zu handeln sey; pro la cenzuro en Saksio tiaj skribitaĵoj ne povis aperi. Tamen ili legitis, ĉar en Erfurto ne validis la cenzuraj reguloj de Saksio kaj - sub la ŝirmo de la Svedoj - ankaŭ ne la leĝoj de la laŭforme regantaj majencanoj! Sekve ili povis esti presitaj en 1635. Meyfart tie kun sincera indigno kaj kuraĝe kontraŭbatalas tiajn nejustajn procesojn, simile al la katoliko Friedrich Spee. Kontraŭe al li Meyfart skribis en la germana kaj ne sub pseŭdonimo. Jenas la interesaj vortoj en la fina ĉapitro: Mir ist nicht anders zu Sinnen als wenn Gott mir armen Diener saget: Errette die, so man töten will. Dum la 17-a jarcento neniu eldonisto aŭdacis fari novan eldonon. Nur kiam Thomasius ekbatalis la ĉasadon kontraŭ laŭdiraj sorĉistinoj en 1701 la verkoj povis reaperi.

Dua kulturkritika verko estas direktita kontraŭ la sovaĝiĝo de la universitatoj: Christliche Erinnerung von Erbauung und Fortsetzung der akademischen Disziplin (1636). Meyfart malferme kritikas la laŭ sia opinio kulpantoj- la suveranojn. Lia lingvo estas riĉa kaj plena de movimentoj, sed tamen ofte tro multvorta kaj detalema. Lia vorttrezoro estas eĉ pli ampla ol tiu de Martin Opitz. La plej granda talento de Meyfart kuŝis en ritma prozo. Kelkaj partoj de liaj edifaj verkoj estis stile kaj enhave unikaj en tiu tempo. Paralele li verkis kelkajn ekleziajn kantojn, i.a. Jerusalem, du hochgebaute Stadt.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • C. Hallier: Johann Matthäus Meyfart, ein Schriftsteller, Pädagoge und Theologe des 17. Jhs. Erg. u. hrsg. von Erich Trunz. Neumünster 1982. (= Kieler Studien 15)
  • Traudl Kleefeld: Johann Matthäus Meyfart: Gegner der Hexenprozesse. In: Hartmut Hegeler: Unterrichtsmaterialien Hexenverfolgungen (Lehrerband). Unna 2005, S. 68 f.
  • Erich Trunz: Johann Matthäus Meyfart, Theologe und Schriftsteller in der Zeit des Dreissigjährigen Krieges. München 1987.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]