Johann Matthias Gesner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Matthias Gesner
Johann Matthias Gesner.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1691 (1691-04-09)
en Roth
Morto 3-an de aŭgusto 1761 (1761-08-03) (70-jara)
en Göttingen
Lingvoj latina
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Okupo
Okupo bibliotekisto • schoolmaster • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto • verkisto • arthistoriisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Johann Mattias Gesner, pedagogo kaj profesoro

Johann Matthias GESNER (naskiĝinta la 9-an de aprilo 1691 en Nurenbergo, mortinta la 3-an de aŭgusto 1761 en Göttingen. En 1718 li nuptis en Geraberg la pastoran filinon Elisabeth Eberhard.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la gimnazio en Ansbach Gesner ekstudentis en 1714 ĉe la Universitato de Jena. Tie li publikigis en 1714 sian unuan filologian fakskribaĵon pri Filopatro de Lukiano kaj unu jaron poste la una pedagogia Institutiones rei scholasticae. En 1715 li vokiĝis kiel vicrektoro Vajmaron kie li deĵoris ĝis 1729 kaj estis krom lernejestro ankaŭ admnistranto de la dukaj biblioteko kaj monerkolekto. Disde Vajmaro li iris post mallonga restado kiel rektoro ansbach-a Lepsikon kie li transprenis en 1730 la estradon de Thomas-lernejo. Baldaŭ li povis, apogite de Johann August Ernesti kaj kun amika konsento de thomas-kantoro Johann Sebastian Bach radike reformi la institucion. En 1734 li iĝis profesoro pri poezio kaj retoriko ĉe la ĵus fondita Universitato de Göttingen. Tiu li, krom Haller kaj Mosheim, estis en la centro de multaj studemuloj. Ne nur kiel filologo klera kaj estro de la de li estigitia Filologia seminaro (siaspece la unua en tuta Germanujo!) li senĉese laboris por la universitato sed engaĝiĝis ankaŭ kiel bibliotekisto de la altlerneja biblioteko. Li estis fondinto de la societo Teutsche Gesellschaft zu Göttingen (1738), ekde 1751 sekretario, ekde 1753 alterna direktoro de la Reĝa societo de sciencoj.

Ĉefe li responsis pri la bonega famo de Göttingen kiel historiscienca centro. La porĉiama graveco ne kuŝis filologie. Kvankam li ankaŭ instigis multon modernan ekz. pri universala filozofia studo (kp. ideoj ĉe Primae lineae isagoges, Göttingen 1756) kaj en latinlingva leksikografio (kp. Linguae et eruditionis latinae thesaurus, Leipzig 1749). Lia kritika trakto de latinaj aŭtoroj restis iel malenergia kaj senmetoda sen iu kompreno de genia kritikisto kiel ekz. Bentley. Ja li gravis por klerigreformoj kritikante ĉiajn nur mekanikan kaj malspiritan edukadon pri klasikaj lingvoj. La instruon de la helena lingvo li revivigis enkondukante la sistemon de superrigarda, rapida legado. Eĉ altlerneje Gesner tute ne forgesis lernejan instruadon preparante estontajn instruistojn. Ili poste ja reklamis kaj aktive efektivigis liajn ideojn. Tiel Gesner iĝis ankaŭ pioniro de novhumanismo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Philopatris dialogus Lucianeus (1714)
  • Institutiones rei scholasticæ (1715) (interrete ĉe Digitale Bibliothek Mecklenburg-Vorpommern)
  • Chrestomathia Ciceroniana (1717)
  • Chrestomathia Pliniana (1723)
  • Eldono de en 1571 unuafoje fare de Basilius Faber publikigita verko Thesaurus eruditionis scholasticae (1726ss.)
  • Scriptores rei rusticæ (1735)
  • Schul-Ordnung vor die Churfürstl. Braunschweig-Lüneburgische Lande (1738)
  • Eldono deInstitutio oratoria de Kvintiliano (1738)
  • Opuscula minora varii argumenti (1743–1745)
  • Index etymologicus latinitatis (1749)
  • Novus linguæ et eruditionis romanae thesaurus (1749)
  • Primæ lineæ isagoges in eruditionem universalem (1756)
  • Thesaurus epistolicus Gesnerianus (1768–1770, postmorta publikigo fare de Christian Adolf Klotz)
  • Vegetii Renati Artis veterinariae sive mulomedicinae libri quatuor, Mannheim 1781.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Schindel, Ulrich, "Gesner, Johann Matthias", ĉe: Neue Deutsche Biographie 6 (1964), p. 348-349 (tie ĉi interrete)