Johann Matthias Ranftl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johann Matthias Ranftl
Johann Matthias Ranftl, litografiaĵo de Josef Kriehuber, 1855
Johann Matthias Ranftl, litografiaĵo de Josef Kriehuber, 1855
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1804 (1804-01-20)
en Vieno
Morto 1-an de novembro 1854 (1854-11-01) (50-jara)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Profesio
Profesio pentristo
v  d  r
Information icon.svg

Johann Matthias RANFTL (naskiĝinta la 21-an de februaro 1804 en Vieno, mortinta la 1-an de novembro 1854 samloke) estis aŭstra ĝenro-pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de gastejestro li studis ekde 1817 ĉe la Akademio de belaj artoj. Jam dum la junulaj jaroj li estis entuziasmiĝanta pri arto danke al renkontiĝo kun multaj artistoj kaj skulptistoj. Jam la malmultaĝa Ranftl liveris multajn provaĵojn de talento. La studojn ĉeakademiajn li tute ne prenis seriozaj kaj fine la akademia lernotempo estis malutila por li. En 1819 li komencis vojaĝi kaj elektis la naturon kiel ĉefan lernigilon.

Reveninte el Svislando kaj Germujo li frekventis galeriojn vienajn por plukleriĝo. Baldaŭ li prezentis proprajn verkojn publike (ekde 1826). Je la komenco estis historiaj temoj enbildigitaj (ekzemple Kaiser Maximilian I. und sein Hofnarr - el la vivo de imperiestro Maksimiliano la 1-a sekvis ankoraŭ multaj aliaj scenoj pentritaj).

Sekvis longa vojaĝo al Ruslando kie li furoris kiel portretisto. Poste li laboris en Kroatio kie li specialiĝis pri religiaj bildoj. Sed en 1831 li revenis Vienon kie li eklaboregis. Li ankaŭ faris imponajn besto-bildojn kaj karikaturaĵojn. Malfeliĉaj monaj spekuladoj ĝenis lin ege. Liaj multaj postlasitaĵoj transiris al la Viena Artista Kooperativo. Axmann, Kaiser, Dworzak kaj aliaj faris reproduktaĵojn de la bildoj de Ranftl.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Ranftl, Mathias Johann" fare de Albert Ilg, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol 27 (1888), p. 229, kio legeblas tie ĉi interrete

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]