Johann Michael Heinze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johann Michael Heinze, portreto laŭ Johann Ernst Heinsius, 1790, en la Gleim-domo en Halberstadt

Johann Michael HEINZE (naskiĝinta la 21-an de marto 1717 en Bad Langensalza, mortinta la 6-an de oktobro 1790 en Vajmaro) estis germana pedagogo, lernejestro kaj klasika filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Heinze, kiu ankaŭ membris ĉe la lingvosocieto Deutsche Gesellschaft en Göttingen, iĝis en 1749 vicrektoro de Michaelis-lernejo (Lüneburg) kaj ekde 1753 ĝia ĉefo. En 1770 oni vokis lin Vajmaron je la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio. La postenon tiun li havis ĝis pensiuliĝo. Ambaŭloke li skribis plurajn pedagogiajn skribaĵojn. Tamen tiutempe pli furoris tradukoj liaj de verkoj de Cicerono, Seneko kaj Demosteno.

Lia antologio latinlingva Chrestomathia poetica admiritis tre ankaŭ de la fama filologo kaj bibliotekisto Johann Matthias Gesner kaj ĝuis inter 1755 kaj 1787 tri eldonojn.

Friedrich Adolf von Heinze, medicinisto kaj urbestro, estis filo lia.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo "Heinze, Johann Michael" de Karl Ernst Hermann Krause, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 11 (1880), p. 664, (tie ĉi interrete)