Saltu al enhavo

Johann Peschel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Savinto en Sömmerda-Orlishausen, kie Peschel deĵoris plurajn jardekojn

Johann PESCHEL, latinigite Iohannes Peschelius (naskiĝinta ĉirkaŭ 1535 en Ried im Innkreis, mortinta en 1599 en Sömmerda-Orlishausen) estis aŭstra teologo de luteranismo kiu deĵoris kiel pastro en Turingio kaj aktivis ĝardendezajniste. Li verkis ĝardenlibron, kiu, unuafoje, estis ne sole dediĉita al la kultivado de plantoj, sed ekskluzive traktis la dezajnon de ĝardenoj mem. Sekve Peschel povas esti taksita pioniro pejzaĝarĥitektura.

Peschel studis teologion ĉe la Universitato de Wittenberg ekde la 21-a de marto 1559, kie li magistriĝis pri filozofio la 8-an de oktobro 1562 kaj li estis ordinita (por Balgstädt) la 16-an de septembro 1562 en Querfurt. Aldone al lia paroĥestra laboro, li dizajnis ĝardenojn por burĝaj kaj princaj klientoj. Lia unua geedziĝo estis kun Magdalena Kalkhoff († 1568), filino de la preposto de Schlieben, Johannes Kalckofen. Ekde 1580 Peschel estis pastro en Orlishausenn Lia ununura libro Die Garten-Ordnung publikigita en Eisleben en 1597 kaj estis presita fare de la tiam konata eldonisto Henning Grosse en Leipzig. Post la morto de lia edzino, li geedziĝis kun virino nomita Anna. Ambaŭ geedziĝoj elvenigis naŭ filojn kaj du filinojn. En 1579 li subskribis la doktrinaron Formula Concordiae kaj tiel devontigis sin al luterana ortodokseco.

Ĝardenista laboro

[redakti | redakti fonton]

Pro la pastraj devoj la agadkampo de Peschel estis regione limigita. Neniu el la ĝardenoj kiujn li dizajnis konserviĝis. Ĉi tio estas atribuebla al la Tridekjara milito kaj ĝiaj sekvoj. Tamen, kelkaj el la klientoj de Peschel kaj liaj laborlokoj ja estas konataj.

La skribita verko de Peschel fruktodone legeblas ankaŭ hodiaŭ, nome Garten-Ordnung. Darinnen ordentliche und Warhaftige Beschreibung / wie man aus rechtem grund der Geometria einen nützlichen und zierlichen Garten mit künstlicher Abteilung und Ordnung der Beet so wol zu Seen als zu Pflantzen: Auch Wein und Rosengänge und insonderheit mancherley zierliche und lustige Labyrinthen groß und klein nach gelegenheit eines jeden Ortes und Platzes anrichten sol. La libro konsistas el 138 folioj presitaj kun teksto kaj multaj ksilografiaĵoj. Ĝi estas dividita en tri partojn; la unua parto traktas la dezajnon de bedoj, la dua estas dediĉita al la dezajno de labirintoj, la tria traktas mallonge pri la plantado de fruktoplantejoj kaj estis prenita el la fruktolibreto de Aŭgusto (Saksio). La libro ne estas grandioza volume, kies produktado estus preter la eblecoj de Peschel. Temas pri komprenebla, praktika gvidilo, verkita tute en la germana. Nur dek ekzempleroj ankoraŭ konatas, el kiuj preskaŭ ĉiuj posedatas de germanaj universitataj aŭ ŝtataj bibliotekoj, inkluzive de la Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno; kopio estas en la Argovia kantonobiblioteko en Svislando.

La ĝardendezajnoj montras la tipajn bedvicojn de renesancaj ĝardenoj. La detalemo kiel Peschel traktis la konstruadon de labirintoj estas rimarkinda. Peschel mem kreis ses labirintojn por kvar klientoj. Ili estis verŝajne formitaj el verdaj lignaj tretaĵoj kaj ne, kiel kutime okazas hodiaŭ, el tajlitaj heĝoj. La konstrumetodoj de Peschel ŝajnas tre modernaj. La plej multaj el la horizontalaj projekciaĵoj montras kompleksojn kun dek unu galerioj, multaj kvadrataj, kelkaj rondaj. La libro de Peschel ankaŭ enhavas la originan skizon de la labirinto en Altjeßnitz, kiu estis realigita kun modifoj nur ĉirkaŭ 1735.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Clemens Alexander Wimmer: Geschichte der Gartentheorie. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1989, ISBN 3-534-01314-X, p. 67–78.
  • Garten-Ordnung, darinnen ordentliche wahrhaftige Beschreibung [...]. Eldonis Clemens Alexander Wimmer (represo de la lepsika eldono de 1597, kun komentoj). Nördlingen: Uhl, 2000, ISBN 3-921503-97-3.
  • Veronika Albrecht-Birkner i.a.: Pfarrerbuch der Kirchenprovinz Sachsen. Band 6. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2007, ISBN 978-3-374-02138-3, p. 458.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]