Johann Peter Eckermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johann Peter Eckermann

Johann Peter ECKERMANN (naskiĝinta la 21-an de septembro 1792 en Winsen (Luhe), mortinta la 3-an de decembro 1854 en Vajmaro) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eckermann pasigis tre povrajn infanjarojn kampare, ricevis la plej simplan klerigon kaj tamen iĝis skribisto. Li partoprenis la kampanjon de 1813/14 kontraŭ la francoj. Per pentristaj studoj en Hanovro kaj gimnazia kaj privata instruado krom kancelierlaboroj li plukleriĝis. Poste li studis jursciencojn en Göttingen en 1821/22. En la 24.5.1823 li sendis la unuan pli grandan laboron literaturan (Beiträge zur Poesie) al Johann Wolfgang von Goethe. La unua vizito ĉe li estis en la 10-a de junio. Laŭ instigo de la geniulo Eckermann restis en Vajmaro kaj helpis lin dum redaktadaj laboroj.

Tamen Eckermann neniam dungitis de Goethe kaj perlaboris malmultan monon per privataj instruhoroj. Li instruis ankaŭ la princon Karl Alexander. Goethe faris lin en 1831 eldonisto de siaj postlasaĵoj: tion Eckermann eldonis en 14 volumoj ĝis 1833. En la postgoeta Vajmaro Eckermann ne plu bone sentis sin estante reprezenta ulo kaj nomumite en 1843 Kortega konsilisto. Li volis reveni en la patrujon; alia kaŭzo estis la fakto ke la tre modesta salajro de kortega bibliotekisto ne sufiĉis al kontentigo de la plej simplaj deziroj... De 1844 ĝis 1846 li vivis proksime de Hanovro sed revenis Vajmaron laŭ volo de la grandduka moŝto mem. Tio necesis ankaŭ por ne perdi la rajton je la bibliotekista pensiono. La du unuaj partoj de la kolokvoj kun Goehte dum ties lastaj vivojaroj publikigitaj en 1832 furoris. La tria parto aperinta en la revolucia jaro 1848 (kun uzo de la verko Conversations avec Goethe de Frédéric Soret) multe malpli aĉetitis. La enspezoj estis tiom malaltaj ke Eckermann (kies bonfaron ankaŭ Goethe ne efike prizorgis) daŭre devis batali kun monaj problemoj. Kelko da amikoj jes ja iomete helpis lin. Pro malsano kaj kontinuaj zorgoj li mortis jam en la aĝo de 62 jaroj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La libro Gespräche, la plej multe legita libro de la tuta goeta literaturo, nomitis fare de Friedrich Nietzschela plej bona germana libro! La nepoj de Goethe kriis je ties apero Estas la avo mem, jen li vivanta kaj parolanta!. La lirikaj produktoj de Eckermann estas ligitaj al lia tempo, bidermajra poemfarado, sed sen granda valoro. Lia forta rakontadotalento kaj lia kreiva-artista delikatsenta kompreniĝemo oferitits tute al la servo de Goethe. La geniulo trovis en la aŭtodidakto Eckermann viron kiu per sia akceptemo kaj sindoneco servis kiel ilo por transdoni al la mondo la goetajn pensojn dum ties lastaj jaroj. La unue hazardaj interparoladoj iĝis, en la kuro de la tempo kaj post la akcepto de Goethe ke iam ili estus eldonotaj, planitaj kolokvoj. La dialogpartnero Eckermann intertempe estiĝis vera amiko de la geniulo. Goethe ja preparis sin al tiuj interparoladoj, kiel perfidas lia taglibro. Alia merito de Eckermann, kiun ankaŭ Goethe atestis, estis lia talento igi Goeton kontinuigi la verkadon kaj la finfaradon de la verko Faŭsto. Sen la influo de Eckermann ankaŭ la lasta parto de Dichtung und Wahrheit neniam estus surpaperigitaj, nek Wilhelm Meisters Wanderjahre. Krome la unuaj praktikaj reĝisoraj skizoj pri enscenigo de la dua parto de Faŭsto estis de Eckermann.

Li tiel perfekte adaptis sin al la dialoga kaj skriba stiloj de Goethe, ke la limo inter aŭtentikaj goetaĵoj kaj la vortoj de Eckermann apenaŭ ne senteblas. La bildo de Goethe kiel olimpiano en la 19-a jarcento ŝuldiĝas antaŭ ĉio al Eckermann. La fakuloj H.H. Houben kaj J. Petersen faris esplorojn pri la aŭtentikeco de la verkoj Gespräche, kiu skribitis laŭ pli malpli detalaj taglibraj notoj sed foje ankaŭ nur el la memoro. La rezulto estis ke jes ja ekzistas diversaj gradoj de ekzakteco, tamen sen iu damaĝo al la alta valoro biografia. Kialo de la granda populareco de la verko Gespräche estis certe ankaŭ la artista formo, majstroverko epika. Ŝajnas ke Eckermann ne estis sola eĥo de Goethe, sed ties talente parenca sed malpli forta amo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Dr. phil. h. c. (Jena 1827).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Gedichte, 1821
  • Btrr. z. Poesie, mit bes. Hinweisung auf Goethe, 1823
  • Gedichte, 1838
  • Gespräche mit Goethe in d. letzten J. s. Lebens 1823-32, 2 Bde., 1837, 3. Bd., 1848, 1. kommentierte Ausg. v. H. Düntzer, 1885, 8. v. H. H. Houben, 1907, v. E. Castle, 1917, 23. v. E. Beutler, = Bd. 24 d. Gedenkausg., 1948; Übers, in versch. Sprachen (1. engl. 1850).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]