Johann Peter Salomon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Peter Salomon

Johann Peter Salomon (baptita la 20-an de februaro 1745 en Bonn; † 25-an de novembro 1815 en Londono) estis Violonisto, komponisto, dirigento kaj muzikimpresario.

Ekde 1758 ĝis 1765 Salomon estis violonisto en la elektoprinca kortega orkestro je Bonn, antaŭ ol li fariĝis koncertmajstro en la orkestro de princo Henriko de Prusio, frato de Frederiko la granda, en Rheinsberg Mark Brandenburg. Post dissolvo de ties orkestro, Salomon iris en 1781 al Londono, kie li famiĝis precipe kiel kvartetano kaj poste kiel koncerto-entreprenisto. En 1790 li vizitis Joseph Haydn en Vieno kaj respondecis ĉefe ties du turneojn (1791/92 kaj 1794/95) en Londono. Okaze de la lasta vojaĝo Haydn komponis siajn simfoniojn no 93 ĝis 104, foje nomatajn Salomon-simfonioj, pli ofte tamen Londonaj simfonioj.

Johann Peter Salomon konis Ludwig van Beethoven ekde lia tempo en Bonn. La familioj Beethoven kaj Salomon estis amikoj kaj najbaroj en strateto Bonngasse. Salomon ja forlasis Bonn jam antaŭ la naskiĝo de Beethoven, tamen kelkfoje revenis pro vizitoj, dum kiuj Ludwig konatiĝis kun Salomon. En 1815 Beethoven petis Salomon, peri lin al Londona eldonisto por liaj verkoj.

Nuntempe Salomon estas plej bone konata kiel organizinto de koncertoj. Li ekposedis kopion de biblia libreto de iu alikaze ne plu konata Lidley (aŭ Linley), kiun li transdonis al Haydn, kiu plilaboris ĝin al oratorio Die Schöpfung.

Krome supozeblas, ke li nomis la 41-an simfonion de Mozart Jupiter-Sinfonie.

Literaturo

  • Brockhaus Riemann, Musiklexikon in zwei Bänden, 1979
  • Josef Niesen: Bonner Personenlexikon, Bouvier Verlag, Bonn 2007, ISBN 978-3-416-03159-2

Eksteraj ligiloj