Johann Philipp Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Philipp Bach
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1752 (1752-08-05)
en Meiningen
Morto 2-an de novembro 1846 (1846-11-02) (94-jaraĝa)
en Meiningen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Gottlieb Friedrich Bach
Okupo
Okupo pentristo • orgenisto
vdr

Johann Philipp Bach (n. 1752 en Meiningen; m. 1846 Meiningen) estis germana muzikisto kaj pentristo el la familio Bach.

Li estis la filo de la kortega orgenisto kaj kortega pentristo de Saksio-Meiningen, Gottlieb Friedrich Bach. Kiel junulo li konatiĝis en Erlangen kun pentristo Konrad Geiger (1751−1808), post ties frua morto li tamen pli kaj pli trovis sian propran pentrostilon. En 1790 li heredis la postenojn de sia patro kiel kortega pentristo, kortega orgenisto kaj kortega klavicenisto. En la jaroj 1794–1796 li restadis pokaze por pluraj monatoj en Londono pro studaj celoj.

Johann Philipp Bach kreis sukcede de Thomas Gainsborough kaj Joshua Reynolds pli ol 100 kompreniĝemajn portretojn (pentraĵojn kaj paŝtelaĵojn) pri burĝoj kaj kortegaj dungitoj el Meiningen, kiujn samtempuloj komparis kun verkoj de Johann Heinrich Wilhelm Tischbein. Li ankaŭ portretis en Hamburgo la parencan komponiston Carl Philipp Emanuel Bach

Kolekto da bildoj de Bach troviĝas en Kastelo Elisabethenburg en Meiningen. Pluaj verkoj videblas en la artkolekto de Nordrejn-Vestfalio en Duseldorfo kaj en la pinakoteko je Munkeno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Diccionario Enciclopédico de la Música Música Maestro, Editorial Rombo, 1996, ISBN 8482579323