Johann Samuel Ferdinand Blumröder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Samuel Ferdinand Blumröder
Johann Samuel Blumröder: pedagogo, pastoro, politikisto
Johann Samuel Blumröder: pedagogo, pastoro, politikisto
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1793 (1793-07-27)
en Gillersdorf
Morto 31-an de oktobro 1878 (1878-10-31) (85-jaraĝa)
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Samuel Ferdinand BLUMRÖDER (naskiĝinta la 27-an de julio 1793 en Gillersdorf, mortinta la 31-an de oktobro 1878 en Erfurto) estis germana animzorganto luterana kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la pastoro kaj konsistoria asesoro Heinrich Ludwig Christian Blumröder li frekventis la gimnazion en Arnstadt inter 1806 kaj 1813. Post la studo de teologio en Jena (1813–1814) kaj Leipzig (1814–1815) li unue instruistis (Leipzig) kaj privatinstruistis (Soest) diversloke. Poste li iĝis paroĥestro en Katzhütte-Oelze kaj Masserberg. De 1829 ĝis la pensiuliĝo en 1871 li estis pastoro en Marlishausen en kies devo estis ankaŭ la zorgado pri al filia komunumo en Hausen. En 1870 li nomumitis okaze de la 50-a datreveno ekdeĵora konsistoria asesoro. Post laborofino en la 1.4.1871 li vivis kun familio sia en Erfurto.

En 1838 li estis fondinta infanvartejon en Marlishausen, do unu el la plej malnovaj infanĝardenoj de Germanujo kiu ĝis nun ekzistas. Ĝi malfermiĝis dum la someraj monatoj por infanoj ĝis la aĝo de ses jaroj. La tuton subtenis kaj financis kaj la komunumo kaj princino Mathilde (Schwarzburg-Sondershausen). Vidvino surloka komisiitis pri la zorgado de la infanoj. Laŭdire Blumröder ankaŭ mem de tempo al tempo engaĝiĝis en la konkreta laboro kun la infanoj.

La teologo krome estis deputito ĉe la unua landa parlamento de la Princlando Schwarzburg-Sondershausen pro ke la elektita urbestro kaj juristo Christian Heinrich Meinhard rifuzis akcepti la mandaton. Blumröder estis liberala parlamentano kaj aktivis en tute sep kaj duona jaroj. Inter 1849 kaj 1850 li estis eĉ prezidanto parlamenta. En la 7.6.1849 li kun plejmulto de unu voĉo elektis kion konfirmis poste lia duka moŝto.

Privataĵoj[redakti | redakti fonton]

Li nuptis en la 29.10.1820 en la Thomas-preĝejo (Lepsiko) Marianne Charlotte Kritz, filino de supera kortega juristo Christian Wilhelm Kritz. Jen du citaĵoj de li: Kannst du im Königspalast der Wissenschaften nicht wohnen, gut, so errichte dir bloß genügsam ein freundliches Landhaus; denn die Zufriedenheit wohnt nicht immer in fürstlichen Schlössern, sie zieht oft vor die vertrauliche Hütte der Armut. - Laßt nur die Pflanze des Glaubens in einem guten, reine Gefühle wurzeln, ohne sie mit der Schärfe des kalten Verstandes zu untergraben und sie wird sich von selbst erholen.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jochen Lengemann: Landtag und Gebietsvertretung von Schwarzburg-Sondershausen 1843–1923. Biographisches Handbuch (= Parlamente in Thüringen 1809–1952. Bd. 3). G. Fischer, Jena u. a. 1998, ISBN 3-437-35368-3, p. 152–153.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ antologia interreta kolekto; Traduko: Ci ne povas vivi en la reĝejo scienca? Bone. Nur starigu al vi sufiĉe vilaon amindan; ĉar la kontentigiteco ne ĉiam loĝas en princejoj preferante ofte la konatan kabanon malriĉan. - Radikigu nur la planton de kredo en bona kaj pura sentoj sen fari ion malsupre ĝi kun akreco de intelekto malvarma. Sekve ĝi aŭtomate refreŝiĝos.