Johann Sebastian Bach (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Sebastian Bach
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1748 (1748-09-26)
en Berlino
Morto 11-an de septembro 1778 (1778-09-11) (29-jaraĝa)
en Romo
Tombo Tombejo nekatolika (Romo)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Carl Philipp Emanuel Bach
Patrino Johanna Maria Bach
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Banantaj paŝtistoj en arbaro
Banantaj paŝtistoj en arbaro

Johann Sebastian Bach (* 26-an de septembro 1748 en Berlino; † 11-an de septembro 1778 en Romo) estis germana desegnisto kaj pentristo.

Li estis filo de Carl Philipp Emanuel Bach kaj per tio nepo de la samnoma komponisto kaj Thomas-kantoro. Bach studis i.a. ĉe Adam Friedrich Oeser en Lepsiko. En majo 1773 li transloĝiĝis al Dresdeno, kaj en februaro 1776 li transloĝiĝis al Hamburgo, kie lia patro estis urba muzikdirektoro. En septembro 1776 li ekvojaĝis por studoj al Romo, kie li baldaŭ post sia alveno grave malsaniĝis. Pro la sekvoj de ĉi tiu malsano, pri kiu nenio ekzakta estas konata, li mortis.

Bach ĉefe faris penikajn desegnaĵojn de idiliaj pejzaĝoj, plejparte vivigitaj per homoj. Liaj verkoj ekkonigas la influon de Salomon Gessner. Je la fino de sia vivo li sin turnis al la prezentado de homo kaj formis historiajn kaj mitologiajn scenaranĝojn. Li ankaŭ kreis vinjetojn kaj ilustraĵojn pri verkoj de Gottlieb Wilhelm Rabener kaj Christian Felix Weiße. Siatempe li estis nepre renoma artisto, i.a. Lessing enmetis siajn fortojn por li.

Pli grandaj kolektoj de liaj verkoj troviĝas en Coburg, Dresden, Hamburgo, Lepsiko kaj Vieno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anke Fröhlich: Zwischen Empfindsamkeit und Klassizismus, Der Zeichner und Landschaftsmaler Johann Sebastian Bach der Jüngere (1748–1778), Leipzig : Evang. Verlagsanst., 2007, ISBN 978-3-374-02464-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Johann Sebastian Bach (pentristo) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)