Johann Spangenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johann Spangenberg
Johannes Spangenberg (1484-1550).jpeg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1484 (1484-03-29)
en Hardegsen
Morto 13-an de junio 1550 (1550-06-13) (66-jara)
en Eisleben
Religio luteranismo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Idoj Cyriacus Spangenberg [#]
Profesio
Profesio teologo • muzikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
La malnova superintendantejo en Eisleben, deĵorloko de Spangenberg dum la lastaj vivojaroj

Johann SPANGENBERG (naskiĝinta la 29-an de marto 1484 en Hardegsen, mortinta la 13-an de junio 1550 en Eisleben) estis grava protestantisma predikisto kaj superintendanto. Li brilis kiel reformista verkisto de edifaĵoj kaj lernigaĵoj en la sudharca regiono estante intimulo de Marteno Lutero kaj pedagogo elstarega.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li lernejanis en Göttingen kaj Einbeck; lia unua deĵorloko estis en Gandersheim kie li estris la tiean lernejon. Sed por plukleriĝi li iris studonte en 1509 ĉe la Universitaton de Erfurto kie li magistriĝis kaj docentis ĝis la vokiĝo fare de grafo Botho de Stolberg al Stolberg (por lernejestradi kaj predikadi). Tie li restis tri jarojn kaj sukcesis malkutime bone alproksimigi la fidelulojn al la Biblio. Disde Stolberg li translokiĝis en 1524 al Nordhausen ĉe la Blazio-kirko, la tempon de la teruraj kamparanaj ribeloj. Pro kadukiĝo lerneja Spangenberg eĉ venigis lernantojn en sian domon por klerigado; laŭ komisio de la konsilantaro li tute reorganizis la lernejan sistemon kaj provadis trovi taŭgajn instruistojn. Krome li verkis bonajn lernolibrojn, tiel ke li kromnomiĝis Scholae Nordhusanae episcopus, do inspektisto de la nordhausen-aj lernigejoj; lernejestro li tamen tie neniam estis. Surloke li vere tre fruktodone agadis kiel pedagogo ĝis la jaro 1546. Li estis tiom ŝatata ke oni komisiis lin reformigi la cistercianan monaĥejon en Walkenried.

Multaj aliaj ankaŭ volis havigi tiom diligentan reformiston ĉe sin, eĉ en malproksima Kenigsbergo oni jam aŭdis pri lia renomo. En 1544 oni vokis Spangenberg je rektoreco al la nove fondita altlernejo kenigsberga. Sed la konsilantaro nordhausen-a ne lasis lin foriri kaj fine Spangenberg mem rezignis pri tia kariero. Samaĵoj okazis poste ankoraŭ pli ofte, ĝis 1546 kiam Lutero mem venigis lin al Eisleben por gvidi kiel superintendanto la tutan ekleziaron de la Mansfeld-regiono. La grafoj de Mansfeld - inter kiuj mallonge antaŭe finitis kvereletoj - baldaŭ agnoskis lin kiel duan Luteron. Inter la junaj pastoroj, kiujn Spangenberg ordinis surloke, elstaras la kverelema Johann Wigand, fondonto de la movado de la Gnesioluteranoj. Ankaŭ en Eisleben Spangenberg imponis kiel predikisto kaj okazis ke li kvarfoje en unu tago staris surambone.

En 1527 Spangenberg edziĝis, inter liaj kvar filoj estiĝis unu kuracisto (Jonas), dume la tri aliaj fariĝis teologoj (Konrad, Michael, Cyriacus). Lia moto estis: Doctrinam falsam vita cane peius et angue - evitu falsan doktrinon pli ol hundo la serpentojn. La veran doktrinon li ne nur trovis ĉe Lutero sed ankaŭ ĉe Filipo Melanktono, ambaŭ grandaj ŝatantoj de Spangenberg.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En la urbo Hardegsen nomitis strato por li (Spangenbergweg).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Margarita theologica ... [Leipzig, M. Blum] 1540 = dt.: Heubtartickel reiner Christlicher lere .... Wittenberg: Joh. Rhau-Grunenberg 1540
  • Cantiones ecclesiasticae latinae, dominicis et festis Diebvs, in commemoratione Cenae Domini, per totius anni circulum cantandae. Per Ioannem Spangenbergum ... Kirchengesenge Deudsch auff die Sontage vnd fuernemliche Feste durchs gantze Jar zum Ampt so man das hochwirdige Sacrament des Abendmals Christi handelt auffs kurtzest durch Johan Spangenberg verfasset. [Magdeburg]: [Michael Lotther], 1545. (Das deutsche Kirchenlied/DKL 1545,14.)
  • Questiones Musicae In Usum Scholae Northusianae. Lipsiae: Blum, 1544.

Fonto[redakti | redakti fonton]

"Spangenberg, Johannes" de Paul Tschackert, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol 35 (1893), p. 43–46, kio relegeblas tie ĉi interrete.