Johann Sperl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Sperl, farita de Leibl.

Johann SPERL (naskiĝinta en la 3-a de novembro 1840 en Buch, mortinta en la 29-a de julio 1914) estis germana pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Sperl estis naskita kiel sola infano de protestantaj gepatroj. Lia patro laboris kiel agrikultura tagolaboristo en la somero kaj kiel lignaĵisto en la vintro. Lia patrino laboris kiel mastrumisto. La familio vivis tre proksime de bieneto. De 1846 ĝis 1854 li frekventis lernejon kie li estiĝis klasogajninto. La loka pastoro helpis al Sperl trovi trejnadan lokon por fari pentristo. Kun la morto de lia patro en 1856, Sperl iĝis la sola provizanto de sia malsana patrino kaj komencis metilernadon por iĝi litografiisto.

Pentraĵo Ĉe la piedoj de la Alpoj, 1914

En la vintro de 1858-59 Sperl plenumis sian deziron sekvi desegnokursojn ĉe la Artmetilernejo de Nürnberg. Tiam la altlernejo estis gvidita fare de August von Kreling, diverstalenta historipentristo kaj skulptisto. Sperl renkontis la pentriston Rudolf Hirth du Frênes kaj Theodor Alt tie. En 1865 la tri artistoj renkontiĝis denove en Munkeno kaj poste iĝis membroj de la Leibl-cirklo. Sperl iĝis direktoro de litografia institucio en 1863 en Arnstadt.

Sperl prirezignis sian pozicion kiel direktoro jam en printempo de 1865 post kiam li gajnis sufiĉe da mono por esti ĉe la Akademio munkena. Li aliĝis al la pentraĵoklaso de historipentristo Hermann Anschütz. En 1865 li renkontis Wilhelm Leibl, kiu amikeco daŭris dum la tuta vivo.

Sperl trapasis la majstran klason de Carl Theodor von Piloty, pentristo famekonata ankaŭ ekstere de Munkeno kaj kies lernantoj estis i.a. Hans Makart, Franz von Lenbach, Eduard von Grützner, Franz Defregger kaj Gabriel von Max.

En la printempo de 1866 Arthur von Ramberg estis vokita de Vieno al Munkeno kaj transprenis la majstran klason tie ĉi. Ĉar Sperl havis afablan rilaton kun Ramberg li daŭrigis esti lernanto kaj forlasis la akademion nur post la morto de Ramberg en 1875.

Eĉ se Sperl estis membro de la Leibl-cirklo la trejnado sub Ramberg estis decida en la propra stilformado. En la fruaj 1870-aj jaroj li montris sian majstradon en pluraj grandaj kunmetaĵoj kun multaj figuroj, sed de 1875 pluen li pentris pli malgrandajn kunmetaĵojn.

En 1878 li kaj Leibl transloĝiĝis al Berbling. En decembro de la sama jaro Max Liebermann venis de Venecio al Munkeno, kaj Sperl renkontis lin iam en 1879, verŝajne pere de Leibl. En la fruaj 1880-aj jaroj Sperl pli kaj pli pentris pejzaĝojn.

En vintro de 1882 Sperl iris al Kraiburg kiu estis rekomendita al li fare de amikoj pro la situo aparta. En 1883 li moviĝis al la nova studio de Willhelm Leibl en Bad Aibling. En majo 1899 Sperl vojaĝis al Italio, vizitante Florencon, Sienon kaj Venecion. En varmega printempa tago (la 24-an de majo 1910) Sperl kolapsis pentrante sur flora herbejo. Li suferspertis apopleksion kiu kondukis al parta paralizo de la dekstra flanko de lia korpo. Kelkajn tagojn antaŭ la eksplodo de la Unua mondmilito Sperl mortis. Lia lasta deziro estis esti entombigota plej proksime al lia amiko Wilhelm Leibl, en la sama tombejo en Würzburg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eugen Diem: Johann Sperl. Ein Meister aus dem Leiblkreis. Bruckmann, München 1955.
  • Biografio ĉe NDB.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]