Johann Voldemar Jannsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johann Voldemar Jannsen
Johann Voldemar Jannsen.jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1819 (1819-05-16)
en Vana-Vändra vald
Morto 13-an de julio 1890 (1890-07-13) (71-jara)
en Tartu
Tombo Raadi cemetery [#]
Lingvoj estona lingvo [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Familio
Infanoj Lydia Koidula [#]
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • verkistoinstruisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Johann Voldemar Jannsen (n. la 16-an de majo 1819 en Vana-Vändra proksime de Pärnu, m. la 13-an de julio 1890 en Tartu) estis ĵurnalisto kaj poeto de Estonio.

Li verkis la tekston de la estonia nacia himno, Mu isamaa, mu õnn ja rõõm, kaj estis la patro de la poetino Lydia Koidula. Kiel gvidanto de la korusa societo kiu organizis la unuan nacian kantofestivalon en Tartu dum la jaro 1869, Jannsen ludis ŝlosilan rolon en la estonia nacia vekiĝo.