Johann von Wesel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann von Wesel
Persona informo
Naskiĝo 1425
en Oberwesel
Morto 25a de Februaro 1481
en Majenco
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Ruchrat von Wesel (1425, Oberwesel - 25a de Februaro 1481, Majenco) estis germana akademia teologo. Li kontraŭargumentis al la sistemo de indulgencoj kaj estis nomita “reformisto antaŭ la Reformacio.”[1]

Teologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas iom malfacila determini la ĝustan teologian orientiĝon de Wesel. Ullmann konsideras lin kiel "reformisto antaŭ la Reformacio", sed, dum li majstris la formalan principon de Protestantismo, laŭ kiu la Sanktaj libroj estas la sola regulo de fido, estas pli ol necerta, ke li kredis, ke eksperimenta vido de la doktrinoj de graco estas ĉe la bazo de reformacia teologio. Li ŝajnas, tamen, protesti kontraŭ iaj mezepokaj ekleziaj ideoj kiujn li konsideris elkreskaĵoj erare greftitaj sur kristana fido kaj praktiko. Li kontraŭargumentis al la tuta sistemo de indulgencoj.

Johano ankaŭ tenis, ke Dio elektas kelkajn homojn al saviĝo kaj kredis en nevidebla eklezio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]