Johanne Luise Heiberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johanne Luise Heiberg ĉirkaŭ 1850

Johanne Luise HEIBERG (naskiĝinta la 22-an de novembro 1812 en Kopenhago, mortinta la 21-an de decembro 1890) estis grava dana aktorino de la 19-a jarcento. Ŝi estas plej fama pro sia laboro ĉe la Reĝa Teatro en Kopenhago, kie ŝi atingis grandan sukceson.

Heiberg estis la filino de merkatbudisto kaj gastejestro kaj sia juda edzino. Ŝi montris artajn talentojn tre frua kaj membriĝis al la baledan lernejon en 1820. Kun la helpo de patronoj ŝi estis promociita al la rango de aktorino kaj faris sukcesan debuton en 1827. De tiam ŝi estis konsiderita la plej bonkvalita kaj plej elstara aktorino de dana teatro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1831 ŝi geedziĝis kun la fama kaj multe pli maljuna kritikisto kaj dramisto Johan Ludvig Heiberg. Tio levis ŝian pozicion pli alta. La Heibergoj iĝis kopenhaga koncepto kaj ilia hejmo estis kultura centro. Aliaflanke, la duobla pozicio de la Heibergoj (primadono de la teatro edziĝinta al sia ĉefa dramisto) ankaŭ stimulis multe da ĵaluzo kaj akuzojn de patronado. Ŝia granda populareco kun publiko ne malhelpis la atakojn fare de kontraŭuloj iliaj. Tio iĝis ofte eĉ agresema kaj aroganta, kion ŝi priskribis en sia membiografio. La tempo de ŝia edzo kiel direktoro de la Reĝa Teatro (1849-56) estis tre konfliktiga kaj por mallonga periodo ŝi eĉ forlasis la teatrejon. La morto de ŝia edzo en 1860 kaj ŝia aĝo kaŭzis ŝian emeritiĝon kiel aktorino en 1864 kvankam ŝi ankoraŭ unuarange aktoradis. Aliaflanke almenaŭ kiel reĝisorino ŝi laboris ĝis 1874.

S-ino Heiberg ludis proksimume 275 rolojn. Ŝia ekzota beleco kombinita kun kleriĝo kaj eleganteco certigis ŝian pozicion, kvankam ŝi ne estis la nura talenta dana aktorino tiutempe. Inter ŝiaj roloj devas esti menciita kelkaj ŝekspiraj roluloj (kiel ekzemple Viola ĉe Twelth Night) kaj precipe en francaj komedioj kaj dramoj. En danaj dramoj ŝi brilis en teatraĵoj de Holberg kaj Oehlenschläger kaj precipe en la dramoj de ŝia edzo; ŝia aktorado en Elverhøi estis vera klasikaĵo. Ŝiaj fortoj estis inteligenteco, kontrolita pasio kaj spriteco, sed ŝi ne montris la saman talenton por tragedio. Ŝi estis muza idolo al tuta generacio de danaj dramistoj, kaj aparte inspiris Henrik Hertz verki multajn ĉefajn inajn rolojn speciale por ŝi. Ŝi ankaŭ skribis kelkajn (ne aparte gravajn) vodevilaĵojn; la plej populara estis En Søndag paa Amager en 1845.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Søren Kierkegaard skribis honoraĵon al ŝi en 1848 (Krisen og en Krise i en Skuespillerindes Liv). Ŝia membiografio titolita Et Liv gjenoplevet i Erindringen (red. 1891-92) estas grava literatura verko de Ora epoko en Danlando. Ĝi ofte estis kritikita pro siaj subjektivaj priskriboj sed ŝi daŭre estas rigardita kiel pionirino se temis defendi la interesojn de aktoroj. Kvankam ŝi estis proksime ligita al la romantika tradicio, ŝi rigarditis esenca persono de dana dramo. Tie ŝi atingis saman statuson kiel, ekzemple, Sarah Siddons en Anglio. Preter iu dubo ŝi prezentis al kreskanta publiko socian kaj moralan komprenon de dana aktorado kaj de ĝiaj protagonistoj. Ŝia bildo estis prezentita en la fronto de la dana monbiletserio (200 kronoj; serio de 1997). Ĝi estis uzataj ĝis 2010.

La dramo Från-regnormarna liv (1981) de la sveda verkinto Per-Olov Enquist fikcie traktas la rilaton inter s-ino Heiberg kaj Hans Christian Andersen. La dana dramo 1864 (2014) prezentas ŝin kiel amikino de la estro de la Konsilio danka Ditlev Gothard Monrad - ŝi responsatas pro la decido de Monrad komenci la Danian-germanan militon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • En Søndag paa Amager, Vaudeville 1848
  • Abekatten, 1849
  • Et liv gjemoplevet i erindringen, rememoroj, 1891/92

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]