Johannes Baader

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Baader
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1875 (1875-06-22)
en Stutgarto
Morto 15-an de januaro 1955 (1955-01-15) (79-jaraĝa)
en Adldorf
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo arkitektoverkisto • desegnisto • fotistopublikigisto • artisto de novaj komunikiloj vd
Aktiva dum 1895–1955 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes BAADER (naskiĝinta la 22-an de junio 1875 - mortinta la 15-an de januaro 1955), origine trejnita kiel arkitekto, estis verkisto kaj artisto kuniĝinta kun Dadaismo en Berlino.

Li naskiĝis en Stutgarto (Germanio) kaj mortis en Schloss Adeldorf (Malsupra Bavario).

La filo de metallaboristo por la regnaj konstruaĵoj en Stutgarto, Johannes Baader studis ĉe la ŝtata metilernejo tie de 1892 ĝis 1895 kaj poste ĉe la teknika kolegio. En 1903 li eklaboris kiel arkitekto de enteriga entrepreno en Dresdeno. Ne post 1905 li estis en Berlino, kie li konatiĝis kun Raoul Hausmann, komencante amikecon, kiu eventuale estus ĉe la centro de Berlina Dadaismo. En 1906 li eklaboris pri sia Utopia interdenominacia Monda Templo, ĉerpante variajn formojn, enhavante grekajn kaj hindajn arketipojn. Priskribita en skizoj kaj skribaĵoj, la monda templo en ĝia plej granda formo estus alta je 1500 metroj kaj unuigus la tutan homaron en ĝia konstruado.

En 1914, Baader eldonis traktaĵon pri Monismo, titolitan Vierzehn Briefe Christi (Dek-Kvar Leteroj de Kristo) kaj dum la venintaj kelkaj jaroj, li kontribuis al la ĵurnaloj Die freie Straße (La Libera Strato) kaj Der Dada. En 1917 li estis certigita esti laŭleĝe freneza, diagnozo kiun li uzis kiel licenco por senhontaj publikaj prezentoj satirigante publikajn kaj mitajn identojn. Ankaŭ en 1917 li kandidatis por la Reichstag en Saarbrücken kaj, kun Hausmann, fondis la organizon Christus GmbH, oferi membrecon al pacifistoj, kiuj, je esti certigita kun la identeco de Kristo, estus sendevigita de la neelektita enmilitiĝo. En 1918, Baader verkis sian kvazaŭa-religio traktaĵon Die acht Weltsätze (Ok Mondaj Tezoj), kaj en 1919 li deklaris sian propran "reviviĝon" kiel la Oberdada, Prezidento de la Tero.

Li ellaboris pri sia kosma idento en tekstoj kaj kolaĝoj (ekzemple, Dada MilchstrasseDada Lakta Vojo, 1919). Lia Das grosse Plasto-Dio-Dada-Drama, muntado imagita kiel modelo por Dadaisma arkitekturo, estis montrita en Berlino ĉe la 1920-a Erste internationale Dada-Messe (Unua Internacia Dadaisma Kermeso). Li ankaŭ produktis skizojn de vizia arkitekturo, kiu, kiel tiu de Hausmann kaj Jefim Gloyscheff, foje engaĝis pra-Konstruismajn trabajn strukturojn. En la 1920-aj jaroj li daŭris produkti kolaĝojn kaj praktiki kiel arkitekto.