Johannes Bonemilch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oriela fenestro en la Laasphe-kapelo

Johannes BONEMILCH (naskiĝinta ĉ. la jaro 1434 en Bad Laasphe, mortinta la 17-an de oktobro 1510 en Erfurto) estis helpepiskopo majenca rezidanta en Erfurto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bonemilch enskribis sin ĉe la Universitato de Erfurto en 1462 post kiam li pastoris dekon da jaroj en Biedenkopf. Li iĝis plebana paroĥestro ĉe la (altlerneja) Mikaelo-kirko, al kiu li donacis tutan kapelon ĉ. la jaro 1500. Krome li iĝis kanoniko ĉe la erfurta Maria Konvento kaj en 1498 titulara episkopo de Cidono. Dum la vintra semestro 1478/1479 li estis dekano de la artista fakultato. En 1482 li iĝis profesoro pri filozofio kaj doktoriĝis en 1487 teologie. Trifoje li estis rektoro universitata. De 1498 ĝis 1508 li estis la 19-a helpepiskopo majenca por Erfurto (in partibus Hassiae et Thuringiae). Al la maljuna Eobanus Hessus li helpis iĝi en 1507 rektoro de la lernejo ĉe Severo-kolegio. La saman jaron li ordinis Martenon Lutero, verŝajne la 3-an de aprilo en la Katedralo de Erfurto.

Konsekrado[redakti | redakti fonton]

Multas la konsekroj faritaj de li, i.a. de la sonorilego Gloriosa (kies produkton li mem ankaŭ instigis), de la Kapelo Sankta Savinto en la Kartuzio de Erfurto kaj de la ĥorejo de la monaĥeja kapelo en Kapellendorf kiel ankaŭ de la altarejo de la preĝejo en Dassel-Lüthorst. Post la konsekro de altaro en la malsanulejo de la Fratoj de la komuna vivo en Marburg li tiom rapide forvojaĝis ke li eĉ ne sciis je kies nomo li estis konsekrinta la altaron! Lia posteulo Paul Huthenne refaris la konsekron la 11-an de oktobro 1514 laŭ la deziro de la ŝoketitaj marburganoj.

Kiam Bonemilch mortis la universitatanoj sincere tristiĝis. Lia tombo ĝis hodiaŭ videblas en la katedralo. Por li nomitis en februaro 2001 strateto en la urbokvartalo Brühl en Erfurto, Bonemilchstraße. Ekde majo 2011 strateto Bonemilchgäßchen ekzistas en lia naskiĝloko ankaŭ.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eberhard Bauer: Johannes Bonemilch (etwa 1430 – 1510) zum Gedenken. In: Wittgenstein. Blätter des Wittgensteiner Heimatvereins e. V., Bd. 73 (2009), Heft 4, S. 158-159
  • Eberhard Bauer: Vor 500 Jahren starb Johannes Bonemilch. In: Wittgenstein. Blätter des Wittgensteiner Heimatvereins e. V., Bd. 74 (2010), Heft 4, S. 158-160
  • Gustav Bauer: Johannes Bonemilch von Laasphe, Weihbischof von Erfurt. Ein Priester- und Gelehrtenleben aus der Zeit vor der Reformation. In: Mitteilungen des Vereins für Geschichte und Volkskunde Wittgensteins,Jahrgang. 4 (1921), Heft 1, S. 12-21 und Heft 2, S. 36-39
  • Friedrich Wilhelm Goebel. Johannes von Laasphe, Bischof in Erfurt [Johann Bonemilch]. In: Wittgensteiner Wochenblatt. Organ im Lenne-, Lahn-, Dill- und Ederthal, Nr. 42 vom 29. Oktober 1878 [Coautor neben Goebel wahrscheinlich Friedrich Philipp Schmidt]
  • Gustav Hammann. Leben am Vorabend der Reformation (Bischof Bonemilch). In: Wittgenstein. Blätter des Wittgensteiner Heimatvereins e. V., Bd. 43 (1979), Heft 4, S. 17-19

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johannes Bonemilch en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]