Johannes Caesarius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johannes Caesarius
Diomedes gramatici opvs, 1542
Diomedes gramatici opvs, 1542
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1468 (1468-01-01)
en Jülich
Morto 1-an de decembro 1550 (1550-12-01) (82-jara)
en Kolonjo
Ŝtataneco Germanio
Profesio kuracisto, gramatikisto
Lingvoj latina lingvo
v  d  r
Information icon.svg


Johannes CAESARIUS (1468-1550) (* Jülich, en la 1468 - Kolonio, en la 19-a de decembro 1550) estis germana humanisto, filologo, erudiciulo, kuracisto, latinisto, helenisto kaj gramatikulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Kolonjo en la 9-a de decembro 1491 kiel malriĉa studento el Jülich. Poste, li daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Parizo, kie la humanisto Jacobus Faber Stapulensis (1450-1536)[1] estis lia profesoro, diplomiĝinte en 1496 kaj akirinte sian diplomon je Majstro pri Artoj en 1498. En la venontaj jardekoj li instruis en la lernejo de Sankta Lebuino, en Deventer, krom publikigis kelkajn verkojn de Lefèvre. En 1508, li akompanis Hermann von Neuenahr, la maljuna (1492-1530) al Italio kaj uzis tiun oportunon por studi la grekan en Bulonjo. Post lia reiro en 1510, li ekis private instrui la grekan kaj la latinan, en Kolonjo. En 1512-13, li instruis kurson pri la greka en Münster. Li ree vizitus Münster en 1518, sed, antaŭe li reiris al Italio kie li diplomiĝis pri medicino en Sieno, en la 12-a de oktobro 1513. Pluraj el sia lernantaro fariĝis renomaj, same kiel Henricus Glareanus (1488-1563)[2], kiu en 1515, dediĉis al li sian panegiron al la imperiestro Maksimiliano la 1-a. Petrus Mosellanus (1493-1524)[3] ankaŭ dediĉis al li sian tradukon Plutos de Aristofano[4], krom Agrippa von Nettesheim (1486-1535)[5], Gerardus Listrius (1488-1546)[6][7] kaj Heinrich Bullinger (1504-1575)[8].

La rilato inter Caesarius kaj Erasmo komencis en 1515, kiam la humanisto vizitis Bazelon kaj ĵuse troviĝis ĉe Glareanus, lia eksa lernanto. La grupo baldaŭ pligrandiĝis kun la eniro de alia lernanto de Caesarius, Neuenahr, kiu sekve fariĝis intima amiko de ambaŭ. En 1516, Erasmo dediĉis al Caesarius sian tradukaĵon de la unua libro pri greka gramatiko de Teodoro Gaza (1398-1475)[9]. Caesarius dankis la dediĉon kaj petis lian apogon por la afero de Johannes Reuchlin (1455-1522), kies diskutado li engaĝiĝis. Kiam Erasmo kaj sia profesoro Jacobus Faber Stapulensis disputadis, Caesarius malĝojiĝis, tamen li ne havis simpation je alia kontraŭulo: Diego López de Zúñiga y Velasco (1510-1564)[10].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj