Johannes Eck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Memorŝtono en la naskiĝurbo

Johannes ECK (naskiĝinta la 13-an de novembro 1468 en Egg an der Günz, mortinta la 10-an de februaro 1543 en Ingolstadt) estis germana teologo romkatolika. Konatas liaj disputoj kaj retorikaĵoj, i.a. kontraŭ Marteno Lutero en Lepsiko.

Trejnado kaj agado profesia[redakti | redakti fonton]

Fundamento por la edukado de Eck faris la onklo M. Maier en Rottenburg. Jam en la jaro 1498 Eck ekfrekventis la universitaton de Hejdelbergo kaj en 1499 tiun de Tübingen. Tie ĉi li bakalaŭriĝis en la 1.10. kaj magistriĝis en la 13.1.1501. La studon pri teologio li kontinuigis pro la pesto en Kolonjo (oktobro 1501). En la junio de 1502 li transloĝiĝis al Freiburg im Breisgau. En la artista fakultato li prelegis inter 1502-10 pri Aristotelo kaj iĝis en 1505 ĉefo de la kolegieto Pfauenburse kie oni ŝatis la doktrinojn de "via moderna". Krom teologion li ankaŭ studis parte jursciencon, matematikon kaj geografion. En 1506 li iĝis sententiarius theologiae kaj ordinadon li ricevis en la 13.12.1508 en Strasburgo. Doktoriĝo okazis en la 22.10.1510 en Freiburg. Sammonate ankoraŭ li iris al Ingolstadt. En 1514 aperis lia unua memstara teologia verko pri la graco kaj la antaŭdestinismo sub la titolo Chrysopassus. Tie ĉi li denove simpatiis kun la pli malnova, franciskana skolo. Krom Aŭgusteno de Hipono estas liaj preferataj aŭtoroj Bonaventura kaj Duns Skoto. Simile li provis en komentarioj pri ĉefverkoj de Aristotelo kaj pri la Logiko de Petrus Hispanus - kiujn li eldonis laŭ komisio de bavaraj dukoj inter 1516-20 - trovi mezan vojon inter via antiqua kaj via moderna. Ĝi estu bazo por reformita instruado en Ingolstadt.

Lia dialektika lerteco kaj ŝato de disputoj evidentiĝis jam en diskutoj en Bolonjo (12.7.1515), kie li engaĝiĝis por la permeso de intereza normo de 5% kaj en Vieno (18./19.8.1516). Kun Lutero kaj Andreo Karlostado li havis bonajn rilatojn danke al perado de la nurenbergano Christoph Scheurl. Tio ŝanĝiĝis kiam konatiĝis la ne por la publiko faritaj skribitaĵoj Obelisci, komentoj pri la indulgenctezoj de Lutero. Tio provokis la faman Disputadon je Lepsiko kie la eck-aj rapidspriteco kaj trafrespondemo brilis. Dum dogmatike neklara tempo estis lia merito esti klare montrinta ke la luteraĵoj estis pli ol reformo, ofte atako al la bazaj de katolika kredo.

Demando tamen restas ĉu Eck ĉiam argumentis en kristana stoikeco aŭ ĉu liaj akraj atakoj eble ankoraŭ plirigidigis multon. Lia unua sistema verko kontraŭlutera estis De primatu Petri adversus Ludderum (Ingolstadt 1520, Parizo 1521). Sekvis i.a. De poenitentia et confessione secreta (Tübingen 1522), De purgatorio (Romo 1523), De satisfactione et aliis penitentie annexis (Romo, 1523), De sacrificio missae (Kolonjo 1526). Per la verko Enchiridion locorum communium adversus Ludderanos (Landshut 1525) li kreis kontraŭon al la verko de Filipo Melanktono kun la titolo Loci communes (Wittenberg 1521). Ĝi tradukitis en multajn lingvojn kaj havis 91 eldonojn.

Metodoj[redakti | redakti fonton]

Eck ne estis obstina skolastikismulo, kiel oni ofte prezentis lin, sed vere intencis per ofta cito el la Biblio, koncilitekstoj kaj verkoj de la patroj de la Eklezio argumente iri al la fontoj. Do li estis pioniro de romkatolika pozitivisma teologio. Direndas tamen ke multo ŝuldiĝas al intensaj ĝeneralaj konoj akiritaj dumstude, ne al individua renkontiĝo kun la tekstoj. Ofte difaniĝas formaleco kaj maleblo rekte pesi la argumentojn, fruktodonigi ilin en la kverelo je vereco.

Graveco[redakti | redakti fonton]

En la rolo de paroĥestro de la ingolstadtaj komunumoj de Sankta Maŭrico (1519–25) kaj de Nia Kara Sinjorino (1525-32 kaj 1538-40) li estis ŝatata predikanto: ofte li predikis ĉiun duan tagon. En kvin volumoj li kolektis liajn germanlingvajn predikojn. (Ingolstadt 1530-39; latina traduko de la unuaj kvar volumoj eldonitis en Augsburgo inter 1533-35). Laŭ instigo de duko Vilhelmo la 4-a de Bavario li eldonis en 1537 germanlingvan biblion. Bazo traduka por la Nova Testamento estis la verko de Emser. La tekstoj de la Malnova Testamento estis ofte de li mem tradukitaj.

Tamen ne tiom konataj estis liaj skribitaĵoj kiom liaj kolovoj, disputoj, paroladoj. Inter marto ĝis julio 1520 li estis dum 17 semajnoj en Romo por atentigi la romankurion pri la danĝero luter(an)a kaj ekaktivigi ilin. Li kaj Aleander devis publikigi la papan buleon Exsurge Domine en Germanio por kiu ili ricevis la honoran oficon de protonotarius kaj nuntius.

La dua restado en Romo (oktobro-decembro 1521) ne tre fruktodonis pro la morto de Leono la 10-a. Inter marto-decembro 1523 Eck estis la trian fojon en Romo sendite fare de la bavaraj dukoj kies politikajn celojn Eck lerte kombinis kun internaj katolikaj reformoj. En verkoj pri la germana eklezireformo skribitaj por la papoj Hadriano la 6-a kaj Klemento la 7-a li kritikis malferme la mankojn kaj miskonvenaĵojn de la roma kurio, speciale koncerne la komercadon per indulgencoj kaj la feŭdon. Li engaĝiĝis por la reformo de la germana eklezio kaj instigis la okazigon de provincaj kaj diocezaj koncilioj. La teologia scienco; la enpopola animzorgado laŭ liaj planoj ankaŭ nepre atingu pli altan staton.

En la religiaj kvereloj en Svislando li prezentis sin en 1526 defendante la katolikan eŭkaristion dum la Badenaj disputoj. En la Reichstag je Aŭgsburgo en 1530 li prezentis per 404 artikoloj ne tro sisteman kolekton de ĉiuj luteraj eraroj. Dum la pridisputo (confutatio) de la Aŭgsburga konfeso li ankaŭ ĉeestis. Menciindas ĉeesto dumreligidisputa ankaŭ en Hagenau (1540) kaj Worms (1540/41). Lia sinteno dum la unuigprovoj de Regensburg (1541) ne estas klara. Venigis lin al konsultoj la legato papa Conarini antaŭ la publika prezento de la libro Regensburger Buch fare de Granvella. Dum la disputoj pri la altara sakramento, kie evidentiĝis ne plua kongruvolo interkonfesia, Eck malsaniĝis. Por la bavara duko Vilhelmo li skribis de ekstere la verkon Annotationes per kio li refutis la regensburgan skribitaĵon plejparte. Tio ne tro plaĉis al aliaj sinceraj katolikaj interparolantoj kiuj sentis sin misfamigitaj kaj eĉ bruskitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]