Johannes Erben
Johannes ERBEN (naskiĝinta la 12-an de januaro 1925 en Lepsiko, mortinta la 21-an de januaro 2023 en Bonn[1]) estis germana germanistikisto kaj lingvisto.
Studis li de 1946 ĉe la universitato de Lepsiko kie li doktoriĝis en 1949, ĉe Theodor Frings. En 1953 li habilitiĝis en Orienta Berlino; en 1954 fariĝis li profesoro universitata.[2] En 1964 li iĝis orda membro de la Akademio de Sciencoj de GDR.[3]
En 1965 li forlasis Eostan Germanujon kaj nomumiĝis katedrestro pri germanistiko ĉe la universitato de Innsbruck; tiufunkcie li restis ĝis 1979. Unu lia disĉiplo estis Anton Schwob. Krome gvidis li esplorprojekton de Germana Esploradunuiĝo (DFG) pri vortfarado en la germana lingvo; komisiinto estis la Instituto pri germana lingvo en Mannheim.[4] En 1979 li iris al la Bonna universitato kie li respondecis pri malnova germana literaturo kaj la nederlanda lingvo. Pensiiĝo estis en 1990.[5] En 1985 li ricevis honoran doktorecon en Innsbruck. En 1992 li elektiĝis koresponda membro de la Scienca Akademio de Malsupra Saksio en Gotingeno.[6]
Erben furoris per siaj atingoj sur la kampoj de dependogramatikoj kaj vortfarado (de la germana lingvo).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ funebraj anoncoj - ĉe: GA-Trauer, 28.1.2023
- ↑ Petra Boden, Rainer Rosenberg (eld.): Deutsche Literaturwissenschaft 1945–1965. Fallstudien zu Institutionen, Debatten, Personen. Akademie Verlag, Berlin 1997, ISBN 3-05-002930-7, p. 365
- ↑ listo de akademiaj membroj[rompita ligilo]
- ↑ biografio altlernejpaĝare, kun foto
- ↑ Erben en ne plu validaj alterlernejaj paĝoj
- ↑ Verzeichnis der Mitglieder (=Jahrbuch der Göttinger Akademie der Wissenschaften, 2015.1), Göttingen 2016, p. 34