Johannes Franz Hartmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Franz Hartmann
Persona informo
NomoJohannes Franz Hartmann
Dato de naskiĝo11-a de januaro 1865
NaskiĝlokoErfurto
Dato de morto13-a de septembro 1936
MortolokoGöttingen
Aĝo je morto71
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj fizikisto
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Johannes Franz Hartmann (naskiĝis la 11-an de januaro 1865 en Erfurto, mortis la 13-an de septembro 1936 en Göttingen) estis germana astronomo kaj fizikisto Li estis konata en Argentino sub la nomo de Juan HARTMANN[1].

Malkovritaj asteroidoj : 3
965 Angelica 4-a de novembro 1921
1029 La Plata 28-a de aprilo 1924
1254 Erfordia 10-a de majo 1932

Li studis en Tübingen, Berlino kaj Leipzig ; diplomigita en 1891 li dungiĝis en la privata observatorio Kuffer. En 1894 li reiris en Leipzig kaj laboris en la observatorio de la universitato.

Li iris en 1896 en la observatorion de Potsdamo, kie estis refraktoro de 60 cm. Tamen, tiu lorno ne taŭgis por la fotografio. Hartmann elpensis teston por trovi la difekton kaj forigi ĝin. Tiu "Testo de Hartmann"[2][3] estas enkoraŭ nun uzita por mezuri la difektojn de la lensoj kaj speguloj de teleskopo.

Li ankaŭ eltrovis fotometron kaj spektrometron, kiuj portas lian nomon.

En 1904, en Postdam, observante la stelon Delton Orionan por determini ties radian rapido per efiko de Doppler, li konstatis, ke la spektro entenis intensajn spektrajn liniojn de jonizita kalcio, kiuj ne montris ŝoviĝon. Li konkludis, ke inter Delto Oriona kaj Tero estis nubo da vaporo de kalcio, kiu estigis luman absorbon. Li tiel malkovris la interstelan gason.

En 1909 li estis nomumita direktoro de l a departemento pri astronomio de la universitato de Göttingen. En 1921 li transloĝiĝis en Argentinon, kie li iĝis direktoro de la observatorio de La Plata kaj direktigi la esplorojn al la astrofiziko. En La Plata li malkovris tri asteroidojn.

Pro malsano, li revenis Germanion en 1934, kaj mortis du jaroj poste.

Noto kaj referencoj

  1. Listo de sciencistoj - Lista de cientificos (hispane)
  2. Test de Hartmann au moyen d’une camera CCD ou d’un APN (Testo de Hartmann per CCD-kamerao aŭ cifereca fotilo) (france)
  3. Classical Hartmann test with scanning (Klasika testo de Hartmann kun skano) (angle)

Eksteraj ligiloj