Johannes Georgius Graevius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Georgius Graevius
(1632-1703)
Thesaurus antiquitatum et historiarum Italiae, 1704
Thesaurus antiquitatum et historiarum Italiae, 1704
Persona informo
Naskiĝo 29-a de Januaro 1632
en Naumburg (Saale), Saksio,  Germanio
Morto 11-a de Januaro 1703
en Utrecht,  Nederlando
Lingvoj latina
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojGermanio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto • historiisto
vdr

Johano Georgo Grefo (1632-1703)[1] (Naumburg (Saale), Saksio, en la 29-a de Januaro 1632 - Utrecht, en la 10-a de Januaro 1703) estis nederlanda historiisto, juristo kaj klasika filologo el germana deveno, profesoro en Duisburg, Deventer kaj en la Universitato de Utrecht, kie li ankaŭ okupis la postenon kiel rektoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Graevius unue intencis sin dediĉi al juro, tamen, lia amikeco kun Johann Friedrich Gronovius (1611-1671), dum hazarda vizito al Deventer, induktis lin forlasi la jurisprudencon por sin fordoni al filologio. En Lejdeno, li finis siaj studojn kie Daniel Heinsius (1580-1655) estis lia profesoro, krom la protestanta teologo David Blondel (1591-1655), en Amsterdamo, inter aliaj.

Dum la periodo, kiun li loĝis en Amsterdamo, kie li estis sub la influo de David Blondel, li forlasis la luteranismon kaj brakumis la reformitan eklezion, kaj, en 1656, li estis alvokita de la Princo-elektisto de Brandenburgo, Frederiko Vilhelmo la 1-a (1620-1688)[2], por okupi la kadedron pri retoriko en la Universitato de Duisburgo. Du jarojn poste, laŭ rekomendo de Gronovius, Graevius estis elektita por anstataŭi lin en Deventer. En 1662, li translokiĝis al la Universitato de Utrecht, kie li okupis la unuan katedron pri retoriko, kaj, krom ĝi, li okupis la katedrojn pri politiko kaj historio, ekde 1667 ĝis sia morto.

Graevius ĝuis grandan reputacion kiel profesoro, kaj lia klasĉambro estis tre disputita, kaj multaj el sia lernantaro estis altklasaj kaj venis el ĉiuj partoj de la mondo. Iam, la itala kardinalo Lorenzo Magalotti (1637-1712)[3] faris al li viziton, kaj li ankaŭ estis omaĝita per aparta agnosko flanke de la reĝo Ludoviko la 14-a el Francio. Li estis private protektita de Vilhelmo la 3-a el Anglio, kiu alnomis lin reĝa historiisto.

Liaj plej gravaj verkoj estas Thesaurus antiquitatum Romanarum (1694–1699, 12-volumoj) kaj la Thesaurus antiquitatum et historiarum Italiae, kiuj, kvankam publikitaj postmorte, estis pligrandigitaj de sia lernanto Pieter Burmann, la Maljuna, (1668-1741) de 1704 ĝis 1725, kaj poste de la historiisto Jakobus Perizonius (1651-1715)[4]. Tiuj klasikaj eldonoj, kvankam ili estis tre reprezentaj kiam temas pri erudicio, nuntempe ili estas grandparte ne plu uzitaj. En tiuj verkoj li inkludis diskursojn pri antikveco, krom tekstojn kompilitajn de aliaj verkistoj, same kiel Johannes Meursius (1579-1639)[5]. Burmann ankaŭ publikigis plibonigitan eldonon de la verko Corpus Inscriptionum (Amsterdamo, 1707) de Janus Gruterus (1560-1627)[6].

Graevius tenis korespondajn kontaktojn kun multaj siaepokaj erudiciuloj, kaj inter ili ni povas mencii la teologon kaj klasikan scienculon Richard Bentley (1662-1742)[7], la filozofon Baruĥ Spinozo, la kuraciston kaj botanikiston Frederik Ruysch (1638-1731)[8] krom la nederlandan komponiston Constantijn Huygens (1596-1687)[9]. Li ankaŭ estis eldonisto de multaj siaepokaj literaturistoj. Iam li estis invitita por instrui en la Universitato de Padovo, sed, li rifuzis la inviton, malgraŭ la alta salajro, kaŭze de la alta enmiksiĝo de la inkvizicio en la aferoj pri edukado.

Latinaj Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj