Saltu al enhavo

Johannes Gigas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Gigas

Johannes GIGAS (verke: Johann Heune; naskiĝinta la 22-an de februaro 1514 en Nordhausen, mortinta la 12-an de julio 1581 en Świdnica) estis germana teologo, humanisto, pedagogo, verkinto de ekleziaj kantoj kaj reformisto.

Estis li inter la unuaj lernantoj ĉe lernejo kiun instalis Johann Spangenberg en Nordhausen; sekvis frekvento de gimnazio en Magdeburgo antaŭ ekstudo ĉe la universitato de Wittenberg. Kamaradis tie lia samurbano Justus Jonas la Maljuna kaj baldaŭ oni rimarkis lian luter-admiradon. De 1537 li troviĝis ĉe la universitato de Lepsiko kaj en 1541 li transprenis la estradon de la latina lernejo en la fama minista urbo Jáchymov posteŭlante Johannes Matthesius. Jam unu jaron pli malfrue li translokiĝis al Marienberg por eklabori samofice. Sed eĉ ĉi tie li ne restis longe ĉar en 1543 li fariĝis la unua rektoro ĉe Landesschule Pforta por kiu Joachim Camerarius la Maljuna verkis la unuan regularon.

Jam en 1545 li komunikis al la amiko Georg Fabricius (tiam en Strasburgo) la planon, forlasi la Landan lernejon de Pforta por vivi kiel poeto. Ĉar ĉagrenis lin tro la instruista taskaro kaj pro tio li petis dungiĝon fare de la eklezio. Li iris al Silezio kaj paroĥestris en vilaĝo antaŭ ol iri al Kożuchów: post 27 jaroj da malfacila animzorgado tiea li estis de 1577 en Świdnica. Tie li publikigis ankoraŭ en 1577 kolekton da etaj kateĥismaj-predikoj sub la titolo Catechismus Gigantis. Ili ĝuis oftan legadon kaj aplikon. Poste li elfaris ankoraŭ kelkajn edifajn kantojn.

Latinlingva poezio lia vere bonegis kaj juste oni samrangigu lin apud Andreas Fabricius kaj Johann Stigel koncerne stilon kaj enhavoriĉecon. Famiĝis krome la verkoj Methodus scribendi carmina, Sylvae, Epigrammata innocua, Encomium Lipsiae.

Kämmel, Heinrich: "Gigas, Johannes" - ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie 9 (1879), p. 167

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]