Saltu al enhavo

Johannes Schlaf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Schlaf
Persona informo
Johannes Schlaf
Naskiĝo 21-an de junio 1862 (1862-06-21)
en Querfurt
Morto 2-an de februaro 1941 (1941-02-02) (78-jaraĝa)
en Querfurt
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Johannes Schlaf
Profesio
Alia nomo Bjarne P. Holmsen vd
Okupo verkisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vajmaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Johannes Schlaf, ĉ. 1900

Johannes SCHLAF (pseŭdonimoj: Bjarne P. Holmsen, Hans Bertram; naskiĝinta la 21-an de junio 1862 en Querfurt, mortinta la 2-an de februaro 1941 samloke) estis germana verkisto kaj tradukisto (el la lingvoj angla kaj franca).

Estante filo de komercisto, li pasigis la junulajn jarojn ĉe parencoj en Querfurt, ekde 1874 ĉe la gepatroj en Magdeburgo; Madgeburge li frekventis la Katedralan Gimnazion kaj ekkonis, aniĝinte ekde 1882 al la lernanta disputoklubo Bund der Lebendigen, Hermann Conradi. Tio malfermis al Schlaf tiutempe modajn pensojn: antaŭ ĉio li ŝatis la naturfilozofion de Ernst Haeckel. Post trapaso de la abiturienta ekzameno li ekstudis en Halle teologion kaj germanistikon, poste klasikan filologion kaj filozofion. Troviĝante de 1885 en Berlino, Schlaf konatiĝis en la tiea literatura cirklo Durch! gravulojn de naturalismo (i.a. Heinrich Hart, Julius Hart, Gerhart Hauptmann) kaj amikiĝis kun Arno Holz: kun Holz li eĉ kune loĝadis en Niederschönhausen post decido en 1887 ne finstudi.

La lajn sekvajn jarojn kun Holz elfaritaj verkoj (ĉefe la fikcia, laŭdire tradukita proza volumo Papa Hamlet de 1889) kaj la dramo Die Familie Selicke (1890), konsidereblas fruaj ekzemploj de radika kaj ĝisfina naturalismo. Enhave temis pri sociala mizero, forme gravis detalega reprodukto de la realo sen aŭtora komentado kaj pri intenca transpreoo de dialektaj kaj malaltlingvaj vortoj kaj frazoj: ĝi modelis poste i.a. por Max Halbe kaj eĉ Hauptmann. Dume la dramo Meister Oelze (1892) stile ankoraŭ tute skribiĝis en tiu linio, Schlaf baldaŭ forlasis la materialisma-sociala programaro de naturalismo ampleksonte religiajn-naturmonismajn ideojn. Ilin oni sentis en la furoraj, la neŭrban vivon idealigintaj kaj impresionismaj prozaj skizoj In Dingsda (1892) kaj ĉe la proza lirikaĵo Frühling (1896). Post nervokrizo, Schlaf devis cedi al plurjara kuracada restado en diversaj sanatorioj. La partnereco kun Holz ĉesis en 1898 kiam ili dum jaroj kverelis publiciste pri la kvanto da propraj partoj ene de komune kreita literaturo. Tion Schlaf prilaboris en la romanoj Das dritte Reich (1900,), Der Kleine (1904) kaj Der Prinz (1908): samtempe ili taksatas juveloj rilate al la sociologie interesa bildigo de berlinaj vivoj.

Transloĝiĝinte al Vajmaro (li loĝis en la domo Trierer Straße 73 kaj havis amikajn rilatojn kun Paul Ernst), Schlaf pli kaj pli dediĉis sin al mistikismo kaj provis defendi sian geocentran mondvizion per astronomio. Finfine li alproksimiĝis al ideoj de la nazioj. De liaj malfruaj verkoj nur gravis la naturalisma historio Miele (1920) kaj daŭrigoj de la Dingsda-intrigaro (Neŭes aŭs Dingsda, 1933). De malmultaj ankoraŭ konate, li reiris en 1937 al sia naskiĝurbo kie li kvaron da jaroj poste mortis pro apopleksio. Schlaf tradukis verkojn de Walt Whitman, Émile Verhaeren, Paul Verlaine, Émile Zola, Honoré de Balzac. Postlasitaĵoj de li troviĝas en Querfurt, Halle, Dortmund kaj Vajmaro.

  • 1932: memorigloko je Burgo Querfurt
  • por li plantita tilio en Querfurt (Johannes-Schlaf-Linde)
  • stratonomo por li en Querfurt
  • 1933: membro de la Prusuja Akademio de Artojtilio en Querfurt

Aliaj verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Junge Leute, 1890
  • Der geschundne Pegasus, 1892 (kun Holz)
  • Neue Gleise, 1892 (kolekto de verkoj faritaj kun Holz)
  • Gertrud, 1898
  • Novellen, 1899-1901
  • Jesus und Mirjam, 1901
  • Die Suchenden, 1902
  • Der Fall Nietzsche, 1907
  • Am toten Punkt, 1909
  • Das absolute Individuum und die Vollendung der Religion, 1910
  • Religion und Kosmos, 1911
  • Mieze, 1912
  • Mutter Lise, 1917

Diecks, Thomas: "Schlaf, Johannes" - ĉe: Neue Deutsche Biographie, 23 (2007), p. 21-22

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]