Johannes Sturm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano Sturmo
(1507-1589)
La tria kontraŭpapo far Johano Sturmo, 1579.
La tria kontraŭpapo far Johano Sturmo, 1579.
Persona informo
Naskiĝo 1-a de oktobro 1507
en Schleiden, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 3-a de marto 1589
en Strasburgo, Flago-de-Francio.svg Francio
Lingvoj latina lingvo [#]
Civitaneco Luksemburgo [#]
Alma mater Universitato de Strasburgo
Universitato de Loveno
Subskribo Johannes Sturm
Profesio
Profesio teologo • pedagogo • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Johannes SturmiusJean Sturm (1507-1589) estis humanisto, erudiciulo, pedagogo, reformisto, protestanto, fondinto de la Universitato de Strasburgo, kies origino antaŭas al la kreado de la Gimnazio Jean Sturm, de li fondita en la 22-a de marto 1538. Influita de la ideoj kaj manuskriptoj de Marteno Bucero (1491-1551) li adoptis la principojn de la Protestanta Reformo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li faris siajn primarajn studojn en sia naskiĝurbo, kie li studis kun la estonta granda historiisto Johannes Sleidanus (1506-1556), kies vera nomo estis Jean Philippson. Inter 1521 al 1524 li studis en la Kolegio de Sankta Hieronimo, en Lieĝo. Tie li lernis la novajn metodojn de la "Fratoj de la Komuna Vivo"[1], disvastigantoj de la humanismo. En 1529 li edukiĝis en la Trilingva Kolegio de la Universitato de Loveno, kie li fariĝas eldonisto de klasikaj grekaj tekstoj kaj de la Eklezipatroj kune kun sia antikva profesoro Rutgerus Rescius (1497-1545). Li pasiiĝas pri la latina la Marcus Tullius Cicero (106 a.K. - 43 a.K.). Finfine, post diplomiĝi kiel Majstro pri Artoj, li iras al Parizo por studi juron, medicinon, retorikon kaj dialektiko.

De 1530, Sturmo ekinstruas dialektikon, imitante la stilon de Rudolf Agricola (1443-1485) kaj la retorikon Cicerono, en la Reĝa Kolegio, kiu jam estis kreita de Francisko la 1-a (1494-1547). Liaj kursoj estis tre sukcesoplena. Admirita dank'al sia elokventeco kaj al la sia profunda konado, li akiras la estimon de Guillaume Budé (1468-1540), Johano du Bellay (1492-1560), kaj speciale de Margareta de Navaro (1492-1549), kiu decidas protekti lin kiam li aliĝas al la ideoj pri la reformo.

Johannes Sturm (1507-1589), gravuraĵo de Jacob van der Heyden (1573-1645), laŭ Tobias Stimmer (1539-1584), Nacia Biblioteko de la Universitato de Strasburgo

Sturmo edziĝas kun Jeanne Pison (dum sia tuta vivo li edziĝis trifoje), kaj akceptas en sia domo germanajn kaj svisajn gejunulojn kiuj venadis studi en Parizo. Li fariĝas kunlaboranto de la tipografiisto Johann Wechel (m. 1593), kiu eble presas la unuan eldonon de Hermogeno[2], en la greka (1530). Estante serve de la fratoj Du Bellay[3], li provas repacigi la reĝon kun la germanaj luteranoj dum la jaroj 1534 kaj 1535, post la "Afero de la afiŝoj"[4]. Tamen la klopodoj por repaciĝo fiaskis, kaj Sturmo decidas forlasi Parizon, fariĝante malmulte favora al la ideoj pri Reformo. Tiame, li akceptas la inviton de sia samnomulo Jakobus Sturmius (1489-1553) por instrui dialektikon kaj retorikon en Strasburgo.

La rektoro de la protestanta gimnazio[redakti | redakti fonton]

Johano Sturmo alvenis al la alzacia ĉefurbo en la 14-a de januaro 1537. Principe, li pensas ne resti longatempe, sed tie li restis kvindek jarojn. Ekde la komenco li instaliĝas ĉe sia amiko Marteno Bucero. Post sia alveno, li estas komisiita pri la preparado de la kursoj, kiu rapide estis granda sukceso. Kelkaj el la profesoroj de la lernejo mem eĉ neglektas siajn lecionojn por ĉeesti liajn kursojn. Profesoroj kaj juĝistoj, ĉarmitaj de lia spirito, komisias lin je redaktado de raporto pri la reorganizado de la lernejaro en Strasburgo. La raporto titoliĝas "De literarum ludis recte aperiendis"[5] estas akceptita kun entuziasmo kaj aprobita en 1538. Kaj tuje li komencas ties aplikadon.

Ĉi-raporto kondukis al la fondo en la antikva Monaĥejo de la Dominikanoj de Protestanta Gimnazio (nune konata kiel Gimnazio Jean Sturm), kiu rapide fariĝis eŭropa referenco kiel humanisma pedagogio. La Gimnazio originis al la Protestanta Akademio (1566) kiu pli malfrue fariĝis, en 1621, la Universitato de Strasburgo. Oni devas konsideri ke tio estis la ago je naskiĝo de la Fakultato pri Protestanta Teologio de Strasburgo. Ekde 1539, Jean Sturmo engaĝiĝis kiel rektoro por administrado kiu daŭris almenaŭ dudek jarojn, ĉar poste li estas nomumita rektoro dumviva.

Johano Marbako (1521-1581) estis lia ĉefa oponanto por la kreado de la gimnazio. Krom ties aktivado en la gimnazio, li ankaŭ estis implikita kun la ekstera politiko de Strasburgo. Aparte, li interŝanĝis korespondaĵojn kun Jakobus Latomus (1475-1544) kaj Jacopo Sadoleto (1477-1547), membroj de la komisio, komisiita de la papo Paŭlo la 3-a por korektado de la misuzoj de la eklezio. Sturmo partoprenis en la religiaj kolokvoj inter la jaroj 1540-1541 (Haguenau, Worms kaj Regensburgo) kaj okazigas kelkajn misiojn al la kortego de Francio inter 1544 kaj 1546. En 1543, li propetas apud la kardinalo Johano du Bellay (1492-1560) favore al la protestantoj el Metz. Dum siaj vojaĝoj li profitas la okazon por helpi en la reformado de kelkaj lernejoj, ĉefe tiu de Pforta[6], apud Naumburgo. Tamen, post la venko de Karlo la 5-a (1500-1558) kaj la publikigado de la Interna Rezolucio en 1548, li decidas koncentriĝi en siaj laboroj.

De 1553, Sturmo ree implikiĝas en la politika vivo por helpi la reformistoj el Metz kaj en la enkonduko de la Reformado en Francio, ĉefe kiam la batalo inter la Valezianaj kaj Habsburgaj familioj ampleksiĝas okaze de la ekesto de la unua religia milito. Kiam ĉi tiu finiĝis (1564), li denove orientas siajn klopodojn sur la gimnazion. En tiu sama jaro li estas vokita de la duko Wolfgang de Bavario (1526-1569) por reorganizi la gimnazio el Lauingen, en Bavario, kion li tuje faras kaj proponas reformon adaptitan al tiu institucio. Sekve, li rekomencas publikigi kelkajn lernolibrojn kaj pedagogiajn traktaĵojn. En 1565, li translokigis la bibliotekon de la urbo al la presbitrejo de la Nova Templo[7], kaj iom post li konvinkas la direktorojn rilate al la nomigo de Michael Beuther (1522-1587), kiu redaktas katalogon. Finfine, en 1566, li estas rajtigita de la imperiestro Maksimiliano la 2-a (1564-1576) je la transformado de la Alta Lernejo en Akademion.

Post 1561, Jean Sturm trovas gravan konkuranton en Strasburgo mem kaj ene de la propra lernejo: Johano Marbako (1521-1581), fidela subtenanto de la luterana ortodoksio. De la komenco, ili debatas pri la aferoj de la lasta noktomanĝo kaj la antaŭdestinitaĵo, tamen, la konfliktoj fariĝas pli serioza dum la jaroj 1570. Marbako estis influa profesoro en la Akademio kaj direktoro de la Eklezia Monaĥejo, kiu batalas por altrudi siajn konceptojn en la lernejo. Tiucele, li celas malgrandigi la postulojn je plenumado rilate al la studosistemo de Sturmo. En la 19-a de decembro 1570, ĉi lasta prezentas sian eksoficiĝon celante altiri la atenton al la praktikoj de Marbako. Krom tio, li same proponas reformoprogramon, provokanta perfortajn reagojn inter la ĉefaj lernejestroj kaj teologoj. La programo estas rifuzita, malgraŭ tio, la aŭtoritataro strasburga ne deziras perdi ties direktoron, kaj ili proponas ke li provizore elprenu sian eksiĝon. La polemiko finiĝas per la malvenko de Marbako, kiu estas konsiderata la ĉefa pacoperturbanto, kiu nomis Sturm-on "kalvinisto". Marbako kaj Sturmo finfine, en 1575, subskribas interkonsenton kie ili promesas respekti la reciprokajn atribuaĵojn. Tamen, la rektoro restis submetita al la kritikoj de la pastroj.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Kiam Johannes Pappus (1549-1610) proponas la adoptadon de la Formulo de Konkordo[8], en 1577, la polemiko remalfermiĝas. La ideoj de Sturmo, iom proksimaj al tiuj de Kalvino, laŭ kelkaj, rezultis en perfortajn kverelojn kun la luteranaj pastroj de la urbo. Aliflanke, Pappus publikigas 78 tezojn pri la kristana karito kaj pri la herezio, kiuj estas acide kontestitaj de Sturmo. Li denuncas la minacon kiu pezas sur la gimnazio kaj la civila paco. Milito da pamfletoj okazas, kun refutoj en ambaŭaj flankoj. La kverelo etendiĝas ekster la muroj de Strasburgo, vekante la reagon de kelkaj protestantaj princoj kaj teologoj. En 1581, dekreto estas ekspedita kontraŭ Sturmo, kiu estas malpermesata publikigi, sed daŭre restas kuraĝa. Pro la perforteco de la diskutado, la juĝistoj decidas eksigi lin, akuzante ke li fariĝis obstaklo, kies kialoj estis lia granda aĝo krom aliaj motivoj. Li estas anstataŭata en la gimnazio de Melchior Junius (1545-1604). Kaj tiele finiĝas la humanismo en la Alta Lernejo de Strasburgo, profite de la luterana ortodoksio.

Li finis sian vivon en malgranda vilaĝo de Nordheim, en Malalta Rejno, ruinigita kaŭze de mono pruntita al francaj hugenotoj okaze de la unua religia milito (kaj ĉi-lastaj ne povis repagi, antaŭ ol 1622). Li amare lamentas la "perfidon" de la francaj protestantoj. En proceso kontraŭ la urbo Strasburgo (li estis provinta proceson kontraŭ kalumnio malfavore de du senatanoj), li estis frapita de blindeco kaj podagro.

"En Nordheim, dum la glata sezono, la eksa rektoro sin dediĉas al ties ĝardeno kaj legomplantejo tiel zorge ke li ne preterlasas ajnan detalon. Li mem prizorgas la abelbredadon kaj samtempe la ruino de sia sorto lin devigas kontroli la justan vendadon de siaj legomoj kaj sin dediĉi al malgrandaj aferoj de sia domo. Li petas ke biero estu al li sendata, krom haringoj, salita butero, li volas ekscii kiajn procedurojn oni uzas en Normandio por fari la cidron, kaj ĉio per seriozeco kiu igas nin ridi, neniu plu plendas kontraŭ la malnova klerulo"[9].

Malgraŭ sia malfortika sanstato, Johano Sturmo daŭre skribas. Li esence sin dediĉas al la "turka danĝero" kaj ekspansio de la otomana imperio, kontraŭ kiu li petas la kreadon de daŭra armeo kaj la koalicion de ĉiuj kristanaj popoloj. Tamen, li neniam finis sian traktaĵon pri la milito kontrau la turkoj (kvankam ĝi estis publikigita postmorte). Li mortis en la 3-a de marto[10] 1589, kaj estis enterigita en la tombejo de Sankta Galo. En la 31-a de marto, ia akademia cerimonio estis organizita liaomaĝe. Sturmo lasis plurajn verkojn al la urbo Sélestat, kiuj troviĝas hodiaŭ en la humanisma Biblioteko Beatus Rhenanus (1485-1547), kie liaj verkoj pri Cicerono tie estas konservitaj kaj akceptas publikan viziton.

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La fratoj de la komuna vivo estis kristana pietista religia komunumo fondita en Nederlando de Geert Groote (1340-1384).
  2. De inventione: tomi quatuor, 1530.
  3. Joachim du Bellay (1522-1560) kaj Johano du Bellay (1492-1560)
  4. Pri la afero de afiŝoj vidu Clément Marot Referenco 5.
  5. esperante: Pri la plej bona maniero malfermi lernejon por alfabetigado.
  6. Regiona lernejo de Pforta.
  7. Preĝejo de la Nova Templo de Strasburgo.
  8. Formulo de Konkordo.
  9. Charles Schmidt, La Vie et les Travaux de Jean Sturm, premier recteur du Gymnase et de l'Académie de Strasbourg.
  10. [http://books.google.com.br/books?id=-Cl7vos7BVcC&pg=PA282&dq=Johannes+Sturm+starb&hl=en&sa=X&ei=Kyh_VKOxLIH_ggT5xIDwAw&ved=0CC0Q6AEwAg#v=onepage&q=Johannes%20Sturm%20starb&f=false Spurgeon - Taylor: 32 edited by Gerhard Krause, Gerhard Müller].