Johannes Waldemar Karsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Johannes Waldemar Karsch
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1881 (1881-05-07)
en Dresdeno
Morto 14-an de aprilo 1939 (1939-04-14) (57-jaraĝa)
en Weixdorf
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Johannes Waldemar KARSCH (karŝ) (7-a de majo 1881 en Dresden ĝis 14-a de aprilo 1939 en Weixdorf ĉe Dresden) estis germana esperantisto kaj ŝtata kalkulinspektisto.

Karsch esperantistiĝis en 1908. De 1910 ĝis 1914 li estis sekretario de la Dresdena grupo de Germana Esperanto-Asocio, kaj de 1924 li estis la prezidanto de tiu loka grupo.

Fine de 1913 li eniris la "Komitaton" de UEA, kio estis tiam la Estraro (nur en 1920 oni disigis "Komisionon" (Estraron) de la Komitato). En 1928 li fariĝis "komisionano" (Estrarano) kaj samtempe jam vicprezidanto. Tiam, kiam Eduard Stettler estis prezidanto, Karsch ofte anstataŭis la malsanan Stettler.

En la stokholma kongreso de 1934 oni ne reelektis Karsch al la Komitato. Sekve, proteste la prezidanto Stettler eksiĝis. Karsch restis en kontakto kun la iamaj svisaj gvidantoj de UEA, sed fariĝis neaktiva (interalie pro la Hitler-regado en sia lando) kaj ankaŭ ne kunlaboris en la "Ĝeneva UEA" de 1936.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Johannes Waldemar Karsch » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Neue Wege für die Verkehrswerbung (broŝuro de UEA), 1929.
  • multaj kongresraportoj k. s. por Germana Esperantisto
  • propagandaj artikoloj por la lokaj gazetoj