Johannes von Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes von Müller
Historiisto de la Prusia ŝtato
Persona informo
Johannes von Müller
Naskonomo Johannes Müller
Naskiĝo 3-an de januaro 1752 (1752-01-03)
en Ŝafhaŭzo
Morto 29-an de majo 1809 (1809-05-29) (57-jaraĝa)
en Kaselo
Tombo Kaselo vd
Lingvoj latinagermanafranca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Familio
Gefratoj Johann Georg Müller vd
Profesio
Okupo historiistopolitikistobibliotekisto • universitata instruisto • verkistodiplomato • prozisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes von MÜLLER (naskiĝinta la 3-an de januaro 1752 en Ŝafhaŭzo, mortinta la 29-an de majo 1809 en Kaselo) estis svisa historiisto kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1769 Müller studis en Göttingen teologion, sed sub la gvidado de August Ludwig von Schlözer ankaŭ kaj ĉefe historion. En aŭtuno 1771, post reveno hejmen, li pasigis la teologian ekzameniĝon kaj iĝis baldaŭ instruisto pri la greka lingvo ĉe "Collegium Humanitatis" en sia naskiĝurbo. Tiam eldonitis lia unua verko »Bellum Cimbricum« (Zürich 1772). En 1774 li iĝis privata instruisto ĉe la politikisto Jacob Tronchin en Ĝenevo, kie li restis ankaŭ post maldungiĝo. En 1778 kaj 1779 li faris publikajn prelegojn pri universala historio tie kiuj surpaperigite franclingve fariĝis la bazo de la verko nur postmorte publikigita »Vierundzwanzig Bücher allgemeiner Geschichten, besonders der europäischen Menschheit« (Tübingen 1810). Post apero en 1780 de la unua libro de »Geschichten der Schweizer« (Berno; por trompi la cenzuristojn oni impresis kiel eldonolokon Bostono) li vojaĝis en aŭtuno Berlinon. Li ja akceptitis fare de Frederiko la 2-a (Prusio), al kiu li estis sendinta siajn en Berolino eldonitajn eseojn »Essais historiques«, sed tamen ne dungitis fare de la prusia ŝtato. Anstataŭ Müller iĝis profesoro pri historio ĉe la kasela "Carolinum" kaj nomumitis kortega bibliotekisto. Kasele li skribis, inspirite de la reformoj de imperiestro Jozefo la 2-a, la verkon »Reisen der Päpste« (1782): tie li reklamis la hierarkion kiel defendoremparo de la popoloj kontraŭ princa tiraneco. En Romo tio aplaŭditis sed inter la protestantoj li ekmalŝatitis.

En 1783 li revenis en Svislandon kaj iĝis en 1786 bibliotekisto de la princo-elektisto de Majenco. En 1786 aperis la unua parto de »Schweizergeschichte« en nova prilaborita versio (»Die Geschichte schweizerischer Eidgenossenschaft«, Leipzig 1786 sekv.). En Majenco Müller varbis homojn por la ideo de la Princa Ligo per la verketoj »Zweierlei Freiheit« (»Deutsches Museum«, 1786), »Darstellung des deutschen Fürstenbundes« (Leipzig 1787) kaj »Erwartungen Deutschlands vom Fürstenbund«. Sendite en 1787 Romon por antaŭenigi la elekton de Karl Theodor von Dalberg je koadjutoro, li iĝis en 1788 Sekreta legatarkonsilito, poste Sekreta konferenckonsilisto, finfine Vera sekreta ŝtata konsilisto. En 1791 la imperiestro nobeligis lin (Edler von Müller zu Sylvelden). Post la konkero de Majenco fare de la francoj en oktobro 1792 Müller translokiĝis al Vieno, kiel li dungitis en 1792 kiel Vera kortega konsulisto ĉe la Ministerio pri eksteraj aferoj.

Por servi aŭstriajn interesojn li skribis en 1795 la pamfletojn »Die Übereilungen und der Reichsfriede«, »Die Gefahren der Zeit«, »Mantua und die Ausbeute von Borgoforte« kaj »Das sicherste Mittel zum Frieden«, verajn majstroverkojn de politika retoriko. Estante protestanto kun limigitaj kariereblecoj kaj parte eĉ atakita kaj intrige malhonestigita li sentis sin iomete malbonvena. Pro tio li iris en 1804 al Berlino, kie li iĝis akademi-membro kaj historiografo de la Hohencolernoj; tiom li akiris la titolon de Sekreta militokonsilisto. Tuj estis ĉeftasko lia la biografiverko de Frederiko la Granda; krome ni el tiu epoko havas de li la eseojn »Über den Untergang der Freiheit der alten Völker« kaj »Über die Zeitrechnungen der Vorwelt«; krome li partoprenis la eldonon de la verkoj de Johann Gottfried Herder (kun Christian Gottlob Heyne, J.G. Müller, Gottfried von Herder kaj Maria Karoline Flachsland) kaj liveris por tio historiajn studojn pri »Cid« kaj altvaloraĵojn pri »Persepolis«. Li ja restis en 1806 en Berlino, eĉ post la okupo franca. Napoleono Bonaparte venigis lin al interparolo kaj fascinigis lin laŭ la propraj verkoj de Müller pro genieco kaj bonkoreco liaj. Laŭ la volo napoleona - li vokitis eĉ al Fontainebleau - Müller iĝis ŝtata sekretario en la nova Reĝlando Vestfalio.

Sed pro urĝa peto Müller ŝanĝis en la 21.1.1808 tiun ĉi oficon kun ofico direktora en la publika edukado. Sed ankaŭ tio ne tute kontentigis lin kaj li mortis superŝutite de laboro en 1809.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Lian tombon en Kaselo ornamis en 1852 la bavara reĝo Ludoviko la 1-a per monumento kun la sekva enskribo: Was Thukydides Hellas, Tacitus Rom, das war Müller seinem Vaterland.[1] Ankaŭ en Schaffhausen starigitis por li monumento (de Öchslin). Por skribi la historion de la mondo li ekde 1781 ne malpli ol 1833 fontajn verkistojn, ĝis la Reformacio, sur 17.000 slipojn resumis. La talento rakonti bildoriĉe, grupigi imageble kaj plenforme, abundis, tamen ĝenas de tempo al tempo troa afekteco de skribmaniero. Arda por humaneco estanta supre de ĉiuj nacioj li konsideris Napoleonon kiel ties ilon, laŭ la ekzemplo de multaj samtempuloj. Müller ĉiam restis senedzina; amo treega estis ĉefe al sia frato Johann Georg Müller (1759-1819; instruisto) kion atestas ankaŭ ilia leterinterŝanĝo (kio eldonitis en 1891 fare de Haug). La fratro eldonis verkaron lian »Sämtliche Werke« en 27 volumoj (Tübingen 1809–19), poste en 40 volumoj (Stuttgart 1831–35). Historian lian pri Svislando, kie eble plej brile evidentiĝis talentego lia historiista, kontinuigis Robert Glutz von Blotzheim (Zürich 1816), Johann Jakob Hottinger (Zürich 1825–29), Louis Vulliemin (Zürich 1842–45) kaj Charles Monnard (Zürich 1847–53).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: Kiomis Tucidido por Greklando aŭ Tacito por Romio tiomis Müller por patrujo sia.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Leipzig 1908, p. 227-228 (tie ĉi interrete)