Johano (Jülich-Kleve-Berg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la Pacema
Duko de Jülich-Kleve-Berg
Johano la 3-a de Kleve-Jülich-Berg
Johano la 3-a de Kleve-Jülich-Berg
Regado 1511/1521–1539
Ceteraj titoloj Grafo de Katzenelnbogen
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1490 (1490-11-10)
Morto 6-an de februaro 1539 (1539-02-06) (48-jaraĝa)
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Johano la 2-a vd
Patrino Mathilde of Hesse vd
Gefratoj Anna von Kleve vd
Edz(in)o Maria of Jülich-Berg vd
Infanoj Anna de KleveVilhelmo de Jülich-Kleve-Berg • Sibylle of Cleves • Amalia of Cleves vd
Profesio
Okupo regento vd
Duko de Jülich-Berg
Dum 1511–1539
Antaŭulo Vilhelmo de Jülich-Berg
Sekvanto Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg
Grafo de Ravensberg
Dum 1511–1539
Duko de Kleve
Johano la 3-a
Dum 1521–1539
Antaŭulo Johano la 2-a
Sekvanto Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg
Grafo de Mark
Dum 1521–1539
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 3-a de Jülich-Kleve-Berg (naskiĝinta la 10-an de novembro 1490; mortinta la 6-an de februaro 1539), ankaŭ nomata Johano la Pacema, estis ekde 1521 la unua reganto de la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johano devenis el la dinastio Mark. En la aĝo de ses jaroj li estis gefianĉata kun la heredontino de la duklandoj Jülich kaj Berg, kaj la du geedziĝis dek kvar jarojn poste en Duseldorfo, kio nomiĝis „Unio de Kleve“. Post la morto de sia bopatro, Duko Vilhelmo de Jülich-Berg li transprenis en 1511 la regecon en Jülich, Berg kaj Ravensberg. En 1521 li ankaŭ ekokupis la heredaĵon de sia patro Johano la 2-a en Duklando Kleve kaj Graflando Mark kaj formis per tio la Unuiĝintajn Duklandojn Jülich, Kleve kaj Berg, per kio li fariĝis la plej potenca princo en okcidenta Germanujo.[1] Krom tio Johano estis per sia patrino Meĥthilda de Hesujo pranepo de la lasta reganta grafo Filipo la 1-a de Katzenelnbogen kaj tenis ankaŭ la titolon „Grafo de Katzenelnbogen“.[2]

Dum la reformacia epoko Johano montris ekvilibrigan sintenon, kiu klopodis pri „via media“, meza vojo, inter la du konfesojn. Unu el liaj plej gravaj konsilantoj estis la humanisto Konrad Heresbach.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Johano geedziĝis en la jaro 1510 kun Maria de Jülich-Berg (1491–1543), filino de Duko Vilhelmo de Jülich-Berg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilhelm Janssen: Johann III. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 10, Duncker & Humblot, Berlin 1974, ISBN 3-428-00191-5, S. 493 (Digitalisat).
  2. Zeitschrift des Düsseldorfer Geschichtsverein. En: Urkunden zur Geschichte der Stadt Düsseldorf, Urkunde Nr. 5. 1889, volumo 4, p. [101]98. Reta versio

Literaturo[redakti | redakti fonton]