Johano (Kleve)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Johano de Kleve (naskiĝinta proksimume 1292/93; mortinta la 19-an de novembro 1368) estis de 1347 ĝis 1368 Grafo de Kleve.

Familio[redakti | redakti fonton]

Johano estis la dua filo el la dua geedzeco de Grafo Ditriĥo la 6-a/8-a de Kleve kun Margareta de Nov-Kiburgo. Ĉar li unue estis komencintan eklezian karieron, li nur malfrue geedziĝis, en la jaro 1348, kun Meĥhtilda de Geldern, fratino de Duko Rajnaldo la 3-a de Geldern, de kiu li ne naskigis idojn. Johano tamen estis patro de pluraj eksteredzecaj gefiloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel pli juna filo Johano komence ne havis perspektivon pri postado en Graflando Kleve. Plej malfrue en 1310 li estis komencinta eklezian karieron kaj estis kanoniko en Kolonjo, Majenco, Treviro, Utreĥto kaj Ksanteno; de 1320 ĝis 1347 li estis dekano ĉe la Katedralo de Kolonjo. En 1318 li interkonsentiĝis kun sia frato, Grafo Ditriĥo la 7-a/9-a de Kleve, pri la heredaĵo, per kiu Johano fariĝis reganto de Linn. Proksimume 1333 okazis kverelo inter la du fratoj de Kleve pri la heredsekvo en la graflando, ĉar Grafo Ditriĥo ja havis tri filinojn, sed neniun filon. Ekde 1338 Ditriĥo evidente akceptis la ontan postadon de sia frato. Johano sukcesis akiri en la lastaj vivojaroj de Graf Ditriĥo grandan influon sur ties politikon.

Johano transprenis la regecon en Kleve post la morto de sia sengefila frato Dietrich la 7-an de julio 1347 kaj rezignis pri siaj ekleziaj oficoj. Lia geedza ligiĝo kun Meĥtilda de Geldern entiris Johanon en la interfratan militon de Geldern inter duko Rajnaldo la 3-a de Geldern kaj lia frato Eduard, je kio la grafo de Kleve subtenis la partion de Rajnaldo kaj de Hekeren. Tiu ĉi aktiveco alportis al Kleve ja la akiron de la urbo Emeriĥo, pelis tamen la graflandon en financajn problemojn. Grafo Johano validas kiel grava moderniginto de la teritorio de Kleve, kiu elkonstruis aparte la grafan kancelarion al efika administrejo (registrotenado ekde proksimume 1360).

Postado[redakti | redakti fonton]

Per la morto de Johano en 1368 la malnova grafa dinastio de Kleve formortis. Pluraj kandidatoj konkuris pri la postado en Kleve. Venkis finfine la pranevo de Johano, Adolfo de Mark, frato de Grafo Engelberto la 3-a de Mark; la konkurantoj Ditriĥo de Horn kaj Oto de Arkel restis sensukcesaj. Dinastio Mark regis la landon Kleve ĝis 1609.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Manuel Hagemann: Johann von Kleve († 1368). Der Erwerb der Grafschaft Kleve 1347, Kolonjo 2007 (Libelli Rhenani 21), ISBN 978-3-939160-10-6
  • Woldemar Harleß: Johann (Graf von Kleve). En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 14, Duncker & Humblot, Leipzig 1881, S. 206–208.
  • Wilhelm Janssen: Johann. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 10, Duncker & Humblot, Berlin 1974, ISBN 3-428-00191-5, S. 491 f. (Digitalisat).
  • Dieter Kastner: Die Territorialpolitik der Grafen von Kleve, Düsseldorf 1972 (= Veröffentlichungen des historischen Vereins für den Niederrhein, insbesondere das alte Erzbistum Köln 11).
  • Wolf-Rüdiger Schleidgen: Regesten des Bestandes Kleve-Mark. Urkunden im Nordrhein-Westfälischen Hauptstaatsarchiv in Düsseldorf (Veröffentlichungen der staatlichen Archive des Landes Nordrhein-Westfalen. Reihe C: Quellen und Forschungen 13), Siegburg 1983
  • Brigitte Sternberg: Die ältesten klevischen Register als sprachgeschichtliche Quelle, in: Skripta, Schreiblandschaften und Standardisierungstendenzen. Beiträge zum Zweiten internationalen Urkundensprachen-Kolloquium vom 16.–18. September 1998 in Trier (Trierer Historische Forschungen 47), Treviro 2001, p. 632sj.
  • Brigitte Sternberg: Mechtild von Geldern, Gräfin von Kleve. En: Van der Masen tot op den Rijn: Ein Handbuch zur Geschichte der mittelalterlichen volkssprachlichen Literatur im Raum von Rhein und Maas. p.262sj., ISBN 3-503-07958-0

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]