Johano Cicerono
Johano Cicerono (germane: Johann Cicero; naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1455 en Ansbach, mortinta la 9-an de januaro 1499 en Arneburg) estis germana nobelo kaj princ-elektisto de Brandenburgio (1486-1499). En 1476 edzigis lin Margareto, filino de Vilhelmo la 3-a (Saksio) (naskonte du filojn kaj du filinojn). Filo de li estis arkiepiskopo Albrecht von Brandenburg, kontraŭbatalanto de Reformacio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En la aĝo de 12 jaroj, lia onklo kaj elektisto Frederiko la 2-a (Brandenburgio) kunportis lin el Frankonio (kie Johano pasigis la junulajn jarojn) al Brandenburgio. Kialo estis verŝajne estonta heredado. El Brandenburgio li partoprenis en 1468 la kampanjon kontraŭ Pomerio. En junio 1469, Johano estis elektista akmpananto al Vroclavo por renkonto kun la reĝo de la hungaroj.
Kiam en aprilo 1470 la frederika frato Alberto Aĥilo posteulis, la nun 15-jaraĝa Johano nomumiĝis brandenburgia guberniestro (majo 1470). Tie li regadis dum 16 jaroj, interrompite nur per tri ĉeestoj de la patro surloke (novembro 1471 ĝis marto 1473; 1476; 1478/79). En 1473 pro la juneco de Johano, Alberto komisiis kancelieron Friedrich Sesselmann (episkopo je Lebus) je helpado: Sesselmann taksis Johanon ege racia kaj bone juĝkapabla. Sekve Johano de la patro daŭre ricevis ĝeneralajn kaj specialajn konsilojn, ne malofte kun kritiko. Pro avereco de la patro neniam mankis financaj problemoj ĉe Johano, kio eĉ necesigis la prokraston de la nuptaj ceremonioj.
Frua praktika aktiveco malbonis por ĝenerala edukado. La deziron de Johano plilarĝigi siajn konojn de la mondo ekz. per partopreno de politikaj kunvenoj malhelpis la patro (1473). Tristigite, Johano dediĉis sin al la ĉasado: en Pankow li konstruigis ĉasdomon por si. La sukceda kverelo de Glogau (1476–82) kaj la atakoj de la pomerianoj (1478) metis Johanon antaŭ malfacilajn militistajn kaj diplomatiajn decidodevojn: personaj intertraktadoj kun la hungaroj malŝatiĝis fare de la patro. Okazis eĉ kompleta malespero de Johano pri sia publika rolo. Dum konfliktoj kun urbanoj, li estis eĉ pli senindulga ol la patro Alberto. Alie li preferis decidigi la asembleojn, pro kio reprezentantoj de la sociaj klasoj postulis en 1484 aktivan politikan intermiksiĝon. Post la patra morto (1486) realiĝis la volo de Alberto el la 1473 jaroj, ke la margraflando Brandenburgio estu malunuigota de la frankoniaj teritorioj. Kun 31 jaroj Johano fariĝis princ-elektisto. Sukcesego de li kontraŭ la asembleoj estis la permeso finfine enkonduki impostojn por bierverŝado (1488). Tio estigis rezistadon en urboj kion nur soldatoj povis ĉesigi. Novajn landojn invadi Johano ne intencis. La malpaceto kun Pomerio solviĝis per cedo kaj hereda interkonstento; ĝenerale Johano ŝatis harmonion en la tuta Regno kaj kun la apudaj suverenujoj. En 1490 li per aĉeto havigis al si la regadon super Zossen. Je kunvenoj pri regnaj reformoj (pridiskutotaj ekz. je la Imperia dieto de Worms) li ne partoprenis. Fondo de landa universitato sukcesis nur al lia postanto Joakimo Nestoro. Parolado adresita al la filo Joakimo disde la mortolito (pri kio rakontis Leuthinger) estas elpensitaĵo.
La kromnomo Cicerono estiĝis nur en la 16-a jarcento pro (erarplena) historio de Filipo Melanktono. Liaj samtempuloj kromnomis lin latine magnus, pro liaj korpaj grandeco kaj forto.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Schultze, Johannes: "Johann Cicero" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 10 (1974), p. 473-474