Johano Ernesto (Saksio-Eisenach)
| Johano Ernesto | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Johann Ernst von Sachsen-Eisenach | ||
| Naskiĝo | 9-an de julio 1566 en Gotha | |
| Morto | 23-an de oktobro 1638 (72-jaraĝa) en Eisenach | |
| Tombo | Georga preĝejo en Eisenach | |
| Religio | luteranismo vd | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Germanio | |
| Alma mater | Universitato de Lepsiko | |
| Familio | ||
| Dinastio | Ernestidoj • Dinastio Wettin vd | |
| Patro | Johano Frederiko la 2-a | |
| Patrino | Palatina grafino Elisabeth de Simmern-Sponheim | |
| Gefratoj | Johano Kazimiro de Saksio-Koburgo | |
| Edz(in)o | Christine of Hesse-Kassel (en) Elisabeth of Mansfeld-Hinterort (en) | |
| Infanoj | Johann Friedrich von Sachsen-Eisenach (en) ( | |
| Profesio | ||
| Okupo | aristokrato | |
| Aktiva dum | 1586–1638 vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano Ernesto (naskiĝinta la 9-an de julio 1566 je kastelo Grimmenstein, mortinta la 23-an de oktobro 1638 en Eisenach) estis duko de Saksio-Eisenach kaj inter 1572 (oficiale sed sub kuratelo) respektive 1586 (mem, kun la frato Johano Kazimiro) ankaŭ duko de Saksio-Koburgo (ĝis 1596). De 1633 li ambaŭ duklandojn regis sole. Patro lia estis duko Johano Frederiko la 2-a (Saksio).

Ĝuinte bonegan edukadon kiel la frato, li studis de 1578 ĉe la universitato de Lepsiko ironte en 1581 Koburgon. Tie li interkonsentis en julio 1590 kun la frato cedi la regadon al li por la daŭro de kvino da jaroj kontraŭ diversaj specialaj privilegioj. Je Marksuhl, kie li havis la unuan rezidejon, li konstruigis jam en 1588 kastelon. Sed post kiam en decembro 1596 fariĝis heredaĵara partigo kun la frato, Johano Ernesto transloĝiĝis al la Landgrafa Palaco en Eisenach. Tiam ricevis Johano Ernesto la sekvajn teritoriojn: Eisenach, Creuzburg, Marksuhl, Volkenroda, Gerstungen, Administradujo Breitenbach (duone), Krainberg, Bad Salzungen, Allendorf, Lichtenberg, Ostheim kaj Administradujo Allstedt (duone).
En Eisenach li konstruigis malantaŭ la Georgo-kirko belan kastelon (1596) kaj en Marksuhl ĉasistan arsenalon (1613).
Edzinigis li grafinon Elizabeto de Mansfeld-Hinterort en novembro 1591 je Wiener Neustadt. Post ŝia frua morto dum nasko en aprilo 1596, la duko en majo 1598 edzinigis la princinon Kristino, filinon de la landgrafo Vilhelmo la 4-a (Hesio-Kaselo). La feliĉa geedzeco restis sen idoj. En Eisenach li krome fondis konsistorion (majo 1598) al kiu li enpostenigis nur ulojn taŭgajn kaj klerajn. Kiam la frato Johano Kazimiro mortis sen heredantoj en la 1633-a jaro, Johano Ernesto unuigis ties landojn kun la siaj - rezidante plue en Eisenach.
Protekti la subulojn antaŭ la kruelon militan li ne sukcesis. Eĉ post jeso al la Praga Paco en 1635 - kun la intenco forbari de la popolo novan mizeron - la situacio ne pliboniĝis. Sur monero kiun li stampigis tekstas: Dio plibonigu kaj la tempon kaj la homojn. Lian pacamon atestas krome la surtalera enskribo paco nutras, malpaco nutriĝas. Post forpaso lia la landerojn transprenis la dukoj de Saksio-Altenburg kaj Saksio-Vajmaro.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Art. "Johann Ernst, Herzog von Sachsen-Eisenach" - far August Beck, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 14 (1881), p. 364–365

