Johano Jiskra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Jiskra
Persona informo
Jan Jiskra z Brandýsa
Naskiĝo ĉirkaŭ 1400
en Brandýs nad Orlicí
Morto ĉirkaŭ 1469
Profesio
Okupo militestro • milita komandisto • diplomato vd
Laborkampo militaj aferoj • diplomatio vd
Aktiva en Hungara reĝlando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Jiskra (kelkloke skribiĝis Giskra) estis ĉeĥa militestro.

Johano Jiskra naskiĝis ĉirkaŭ 1400, li estis talenta soldato en Bohemio kaj en Italio, kie li lerte uzis taktikon de husanoj. Fine imperiestro Sigismondo la 1-a invitis lin en Hungarion. Li ricevis imponan fortikaĵon de Zvolen jam dum regado de Ladislao la 1-a. Li okupis grandan parton de Supra Hungarujo, liaj soldatoj konstruis tie malgrandajn fortikaĵojn. Jiskra oficiale havis la rangon ĉefkapitano de Supra Hungarujo en 1445. La loĝantoj devas obei al la ĉeĥaj solduloj. Tio ne plaĉis al la hungaroj, tial János Hunyadi faris militiron kontraŭ Jiskra. En Mezőkövesd okazis paco, tamen la problemo restis. Baldaŭe Matiaso la 1-a iĝis la hungara reĝo, kiu faris lin sia fidelulo. Li mortis en nekonata tempo (eble en 1469).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]