János Kájoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johano Kájoni)
János Kájoni
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1629 (1629-01-01)
en Căianu Mic
Morto 25-an de aprilo 1687 (1687-04-25) (58-jaraĝa)
en Lăzarea
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinahungararumana vd
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Profesio
Okupo komponisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Kájoni (ka:joni), (latine: Johannes Caioni, rumane: Ioan Căianu) estis franciskano rumandevena, eklezia verkisto, komponisto.

Li naskiĝis la 8-an de marto 1629 en Transilvanio en Jegenye (nuntempa Leghia en Rumanio). Li mortis la 25-an de aprilo 1687 en Transilvanio en Szárhegy (nuntempa Lăzarea en Rumanio).

Originala memportreto

Kariero[redakti | redakti fonton]

Căianu lernis komence en Kolozsvár kaj Ĉikŝomjo, poste li studis teologion en Nagyszombat. Li estis konsekrita pastro en 1655. De 1663 Căianu Ioan fariĝis domestro en Ĉikŝomjo. Tie li rekonstruigis en 1668 la lernejon, kiun detruis la tataroj. Li fondis presejon en Ĉikŝomjo en 1675, kie oni presis ĉefe lernolibrojn. Li fondis monakejon en Mikháza. Li estis domestro ankaŭ tie kaj pli malfrue en Szárhegy.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Organo-Missale (1667),
  • Sacri Concentus (1669),
  • Cantionale catholikum kantkolekto sen muziknotoj (1676),
  • Kodekso Caioni/Căianu (post 1676).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jénáki Ferenc: Kájoni János énekeskönyve és forrásai. Kolozsvár, 1914.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.